Unua-pagho >> Ekonomio >> Personoj

 

 

 

 


China ekonomikisto Wu Jinglian

    La 2-an de januaro, 2002, la 72-jara Wu Jinglian, esploristo de la Disvolvo-esplora Centro sub la Shtata Konsilantaro de Chinio, estis aljughita de 100 ekonomikistoj kaj 100 spertaj ekonomiaj jhurnalistoj de Chinio, kiel fama persono en la ekonomia jaro de CCTV.

    Wu ricevis la honoron pro tio, ke en dekoj da jaroj li faris profundan studon kaj analizon pri la ekonomio de Chinio kaj ekde la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jc. plurfoje publikigis novajn konceptojn kaj per tio metis teorian bazon por la ekonomia disvolvigho de Chinio post ghia ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo.

     Deveno de jhurnalista familio

     La 24-an de januaro, 1930, Wu naskighis en intelektula familio en Nankino, Jiangsu-provinco. Lia patro mortis, kiam li havis nur unu jaron. Lia patrino Deng Jixing estis advokato, jhurnalisto kaj socia aktivisto. En la 30-aj jaroj shi kaj shia edzo kune fondis jhurnalon Xinminbao (la nuna Xinmin Wanbao) en Shanhajo kaj poste eldonis la samtitolan jhurnalon en Pekino, t.e. la nuna Beijing Ribao. Deng estis eminenta intelektulino de Chinio, talenta en entreprenado. Shi estis honorita per la titolo "reghino de jhurnaloj"

    Jam en la infanagho Wu montris la talenton de inghenierado. Li, sagha, sprita kaj studema, ofte muntis ion kaj alion kaj riparis hejmajn aparatojn.

    Kvankam li vivis en jhurnalista familio, tamen li ne shatis jhurnalismon. La bona familia edukado bakis lin per intelektula trajto kaj sinjora konduto.

    Wu tre shatis literaturon. En 1948 li trapasis ekzamenon kaj eniris en la Literaturan Instituton sub Jinling-universitato. Pro milita kaoso kaj malsano li chesigis sian studon post unu jaro kaj duono. En 1950 li ekstudis ekonomikon. Post alia unu jaro la fakultato, kie li studis, alighis al Fudan-universitato de Shanhajo.

    Amikigho kun eminenta ekonomikisto

     En la jaroj de la tiel nomata kultura revolucio, Wu samkiel aliaj intelektuloj estis nejuste traktata. Oni donis al li etiketon de kontraurevoluciulo.

    Tamen tio ebligis al li intimighi kun la kamparana vivo kaj li ekhavis novan konon pri diversaj sociaj problemoj en la tiama Chinio. En la fizika laborado li konatighis kun Gu Zhun, kiu poste farighis lia instruisto kaj intima amiko.

    Helpate kaj edifite de Gu, Wu komencis relerni fremdan lingvon kaj rapide levis sian kapablon en legado de fremdlingvaj eldonajhoj. Ili kune analizis la problemojn de Chinio kaj serchis vojon por ekonomia disvolvigho de Chinio en la estonteco. Kvankam ili ofte disputis, tamen Wu lernis multe de Gu.

    La 3-an de decembro, 1974, antau sia morto Gu konfidis malnetojn de chiuj siaj verkoj al Wu kaj sia frato kaj per la tuta forto diris al Wu: "Preparu la liton kaj dormu!" Lia ordinara testamento donis al Wu grandan inspiron kaj kuraghigon por la esplorista kariero en la longa estonteco.

    Gu estis eminenta pensulo de la moderna Chinio. Jam en la 50-aj jaroj li prezentis sian koncepton pri socialisma merkata ekonomio. Ech en la kultura revolucio (1966-1976) li daurigis la esploradon pri tiu temo. Lia ideo pri merkata ekonomio hodiau jam aplikighis. Wu plurfoje diris, ke Gu estis vera iniciatinto de la merkata ekonomio de Chinio.

    La hobioj de Wu

     Wu estas libera nur post noktomezo, char tiam lin ne plu ghenas telefonado, nek vizitas gastoj kaj li povas lauvole legi. Por fari strategian decidon la registaro bezonas ekonomikistojn, kaj ilin bezonas ankau entreprenistoj kaj ordinaraj popolanoj. Wu diris modeste: "Postulate de multaj flankoj, mi sentas, ke mia povo estas malpli forta ol mia volo. Tio montrighas unue ne en la fizikaj fortoj, sed en la pensado kaj studado." Li opinias, ke ekonomiko disvolvighas rapide. Por kuratingi la nivelon de la mondo oni devas lerni de la okcidenta.

    Iuj opinias, ke la plej grava por erudiciuloj en studado estas abnegacio kaj sindeteno de la vulgaraj aferoj, alie estas malfacile rikolti grandajn sukcesojn en akademio. Sed Wu havas multajn hobiojn. En siaj junaj jaroj li estis sportema kaj interesighis pri filatelo kaj kolektado de antikvaj moneroj. Li shatas muzikon aparte pianan sonaton de Mozarto, historion kaj literaturon. Li shatas ankau fari lignajhojn kaj kun granda intereso studas elektronikon.

    "En la laboro ekonomikistoj ne devas esti tre pasiaj, char kun pasio oni malfacile kvietighas," jen lia sinteno al la laboro.

    Bedaurinde, li estas tre okupita kaj ghenerale mankas al li horoj por auskulti muzikon hejme. Li ne havas tempon por filatelado kaj pro tio donacis la albumojn de poshtmarkoj al sia filino.

    Wu daure viglas en la kariero

    Wu ne estas stereotipa intelektulo nek aroganta pedanto. Li chiam staris en la fronto de la ekonomia reformado de la patrio. Kun granda entuziasmo li atentas la iradon de la reformado de Chinio kaj faris multajn proponojn por perfektigi la aferon.

    En la chiutaga vivo Wu estas homo kun milda karaktero, sed en la kariero li chiam havas la sciencan sintenon kaj la unua defias la stereotipan planizitan sistemon. Li kritikis la tradician ekonomikan teorion kaj plej frue pledis por socialisma merkata ekonomio. Oni diris, ke liaj kontribuoj estas neniom malpli grandaj ol la sukceso en esploro kaj lancho de chinaj atombombo, hidrogena bombo kaj satelito.

    Oni diris, ke la jaro 2001 estis la unua jaro de china akcia merkato, tamen s-ro Wu faris kritikon al la kontraulegha aktivado en la china akcia merkato. Li alvokis, ke oni staru sur la starpunkto de la investantoj de malgrandaj kapitaloj kaj intensigu administradon al la akcia merkato, kaj lia alvoko farighis chefa vocho en la kapitala merkato de Chinio en 2001.