En
junio de 2002, nelonge antau la kvina datreveno de la repreno de
la suvereneco de Hongkong fare de Chinio, s-ro Fok Ying Tung, vicprezidanto
de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco, prezidanto de la China Ghenerala Chambro de Komerco
en Hongkong kaj membro de la Komisiono por Projektado de Fundamenta
Legho de la Speciala Administra Distrikto de Hongkong, diris dum
intervjuo de Hongkong-aj jhurnalistoj, ke li sentis senliman fieron
estante chino en la pasintaj 5 jaroj post la reveno de Hongkong
al la patrolando. "Siatempe ni serioze poluradis kaj diskutadis
vorton post vorto la projekton de la fundamenta legho, sed neniu
el ni komisionanoj estis certa, chu realighos la plano sur papero.
Nun mi ghoje vidis la realighon de la projekto de sistemo 'unu lando
kun du sistemoj' kaj regado de Hongkong-anoj super Hongkong. Pli
kaj pli multaj Hongkong-anoj akceptas la Fudamentan Leghon kaj 'unu
lando kun du sistemoj', kaj la mondo rekonis la sukceson de la magistrato
de la speciala administra distrikto estrata de Tung Chee Hwa en
praktikado de la politiko de 'unu lando kun du sistemoj'."
S-ro
Fok Ying Tung fondis sian konstruan kompanion Lixin en 1954. Persistante
en sia opinio "unue vendi kaj poste konstrui" en konkurenco,
li farighis mondfama magnato de bieno en Hongkong. Li entreprenis
magazenon, konstruadon, shipveturadon, bienon, hotelon, restoracion,
petrolon k.a. Li posedas pli ol 60 kompaniojn inkluzive de Yourong,
Lixin kaj Xinde.
Menciante
la progreson de Hongkong, s-ro Fok diris: "Hongkong-anoj estas
adaptigehmaj al shanghigho, tial Hongkong povis evolui de malgranda
fishista vilago al kontenera haveno, plej granda en la mondo. Post
la Dua Mondmilito depresio regis en Hongkong kaj la vivo estis tre
malfacila. Sed la Hongkong-anoj apogis sin sur senlaca penado, kian
oni malofte vidis en la mondo." Ghuste per tia penemo s-ro
Fok akiris grandan prosperon.
Malfacila
kreo de la kariero
S-ro
Fok Ying Tung naskighis la 10-an de majo, 1923, en shipista familio
vivtenata de transportado per luita bargho de la patro. Lia patro
forpasis pro malsano en lia agho de 7 jaroj kaj la vivo farighis
tre malfacila. Do la patrino daurigis la transportadon por vivteni
la familion. La patrino estis persistema kaj laborema. Estante analfabeto,
shi esperis, ke la infanoj estos klerigitaj. Fok Ying Tung estis
lernema kaj elstara inter la kunlernantoj. Dum sia lernado li helpis
la patrinon en shia laboro. Li rememoris: "La strecha vivo
multe lacigis min, ke mi suferadis de kapturno kaj neurastenio.
Sed tio estis por mi ankau bona hardo, ke poste mi povis facile
min konformigi al malfacila vivo kaj intensa laboro."
Kiam
eksplodis la Pacifika Milito, Fok Ying Tung devigite chesigis la
lernadon kaj en la agho de 18 jaroj li laboris kiel kuiristo sur
shipo kaj kulio. En 1942 lia patrino malfermis detalvendejon kontrau
sia tuta mono, kun Fok Ying Tung kiel mastro. Li multe penadis por
la vendejo kaj opiniis, ke tio estis bona trejnado por lia negoco.
Pli kaj pli prosperis la vendejo kaj li estis bone trejnita je la
volo kaj fleksebleco en komercado. Kiam li estis 25-jara, li kaj
aliaj kune establis kompanion. Li achetis motoritan velshipon por
kolekti marherbojn por fabriki medikamenton. Kvankam li ne profitis
el tio, tamen li estis hardita. Li diris: "Rememorante la tagojn
de kolektado de marherboj, mi ekhavos la kuraghon venki ajnajn malfacilojn."
Kiam
eksplodis la Korea Milito, plialtighis la pozicio de Hongkong en
la internacia marnavigacio. Fok Ying Tung, maturighinta post multfojaj
malsukcesoj, kaptis la shancon kaj kolektis kapitalon kaj komplete
sin donis al la marnavigacio. Dank' al tio li baldau farighis magnato
de marnavigacio de Hongkong.
Nova
tereno por bienoentreprenado
En
la unuaj 50-aj jaroj rapide kreskis la loghantaro de Hongkong kaj
samtempe prospere disvolvighis industrio kaj komerco, kio bezonis
multe da tero kaj domoj. S-ro Fok Ying Tung analizis la situacion
kaj kredis, ke multe disvolvighos la bienoentreprenado, kaj establis
la bienan kompanion Lixin (limigitan) por entrepreni bienon.
Antaue
en Hongkong oni devis unue elspezi multe da mono por acheti teron
kaj konstrui domojn, kaj poste vendi la domojn po etagho au luigi
la apartamentojn. Sed multaj homoj ne havis tiel grandan sumon por
acheti apartamenton, kaj vendado de liaj domoj dauris longe. Li
shanghis sian manieron kaj industriigis la bienoentreprenadon. Li
konstruis samtempe loghdomojn, oficejajn domojn kaj magazenajn domojn
kaj vendis ilin po etagho kaj apartamento. Krome li proponis antaupagon
kaj popartan pagon por acheti domon. Li elhakis novan vojon en bienoentreprenado
kaj post kelke da jaroj liaj domoj levighis chie sur Hongkong-insulo
kaj en Kowloon. Li faris broshurojn por propagandi siajn novajn
metodojn de acheto de liaj domoj. Tio bone efikis kaj rapidigis
la vendadon de liaj domoj kaj cirkuladon de la kapitalo. Li ne estis
arkitekto, nek spertulo de bienoentreprenado, sed farighis magnato
de bieno de Hongkong. Plejparto de liaj pli ol 60 kompanioj nun
entreprenas bienon kaj liaj renovigitaj metodoj pushis la bienoentreprenadon
de Hongkong al nova kulmino.
Korinklino
de patrioto
En
la 70-aj jaroj Fok Ying Tung jam metis firman bazon por sia kariero
kaj turnis sian atenton al la cheftero. Li estas patriota kaj kredas,
ke la inteligentaj kaj penemaj chinoj estas kapablaj envicigi sian
patrolandon inter fortaj landoj. Li aspiras potencighon de la patrolando
kaj multe elspezis por progresigi la sporton de Chinio. En 1979
li fondis fonduson kun lia nomo el miliardo da juanoj (8.3 juanoj
egalas 1 usonan dolaron) por subteni disvolvon de la landinterno,
kaj granda parto de la mono estis uzata por subteni sporton. En
1985 li fondis sportan fonduson kun lia nomo por premii gajnintojn
en Olimpikoj.
Fok
Ying Tung multe subtenas ne nur sporton, sed ankau la kulturan kaj
edukan aferon. Li fondis edukan fonduson kun lia nomo el cent milionoj
da Hongkong-aj dolaroj. Li diris: "Ni maljuna generacio heredigos
al la juna generacio nian amon al la patrolando. La postaj generacioj
devas ami la patrolandon kaj hejmlokon kaj subteni la konstruadon
de la patrolando kaj hejmloko."
En
1986 Fok Ying Tung donacis 35 milionojn da Hongkong-aj dolaroj por
konstrui en la Universitato Sun Yatsen modernan sportan centron,
la unuan en la chinaj universitatoj. Kiam Chinio aranghis la 11-an
Azian Sportkunvenon en 1990, li donacis cent milionojn da Hongkong-aj
dolaroj.
Fok
Ying Tung chiuflanke subtenas la konstruadon de la patrolando kaj
hejmloko. En la lastaj jaroj, per siaj fondusoj li helpis 110 konstruajn
projektojn en totala sumo de kelke da miliardoj da Hongkong-aj dolaroj.
Sed taksante sian kontribuon al la patrolando, li diris en plena
humileco: "Mia forto estas malgranda, nur kiel polvero en la
kosmo."
|