Zhou
Xiaoguang estas 40-jara mezstatura virino kun delikata hauto kaj
mallonga hararo. Shi tre shatas shalon, kiu reliefigas shian belan
virinecon. Shi donas grandan atenton al sia beligado, kio havas
ian rilaton kun shia okupo.
Shi
estas prezidanto de la direktoraro de la Limigita Kompanio de Ornamajhoj
Xinguang, la plej granda popola kompanio de ornamajhoj en Chinio.
En
Chinio Yiwu estas la plej granda komercejo de malgrandaj varoj.
Zhou fondis sian kompanion tie por fabriki kaj vendi ornamajhojn.
Sub shia gvido la kompanio rapide disvolvighis en grandegan popolan
entreprenon kun kapitalo de cent milionoj da juanoj.
Komenco
de shia kariero
Zhou
Xiaoguang havas 6 fratinojn kaj shi estas la plej agha. Por la vivrimedoj
de la familio shi komencis laboradi tuj post diplomigho de la mezlernejo.
Kune kun la patrino shi vendis brodpinglojn, produktitajn de shia
familio, en multaj lokoj de Chinio.
Shi
migris 8 jarojn en multaj lokoj por komercado kaj en 1986 shi kaj
shia edzo Yu Yunxin luis standon en la bazaro de malgrandaj varoj
en Yiwu kaj komencis okupi sin pri vendo de ornamajhoj.
En
la dauro de kelkaj jaroj la bazaro farighis komercejo de malgrandaj
varoj, la plej granda en Sudorienta Azio. En tiu tempo ankau Zhou
kaj shia edzo akumulis sumon da mono. Ili do achetis alian standon
kaj multigis la specojn de siaj varoj.
Poste
similaj bazaroj farighis pli kaj pli multaj en la tuta lando kaj
la komerca konkurenco farighis pli kaj pli akra. Kun kresko de sia
kapitalo kaj sperto shi ekhavis ideon fondi entreprenon de ornamajhoj,
la plej grandan en Chinio, opiniante, ke nur kun la entrepreno shi
povos resti nevenkita en la konkurenco.
Ghuste
tiam la registaro de Yiwu praktikis politikon kuraghigi komercistojn
investi entreprenojn. La registaro plene subtenis la planon de Zhou
kaj shia edzo.
Julie
de 1995 Zhou Xiaoguang kaj shia edzo kolektis 6 milionojn da juanoj
kaj per tio fondis la Limigitan Kompanion de Ornamajhoj Xinguang.
Dank'
al sukcesa entreprenado la kompanio iom post iom farighis la plej
granda entrepreno de ornamajhoj en Chinio. Ghiaj produktajhoj nun
vendighas en 50 landoj kaj regionoj. Influate de Xinguang, Yiwu
farighis bazo de ornamajhoj de Chinio kaj tie aperis tuta strato
vendanta ornamajhojn kaj la farado de ornamajhoj farighis chefa
industrio en la urbo.
Disvolvigho
Zhou
bone scias, ke la teknika renovigo kaj ekipajha transformado estas
gravegaj por levi la kvaliton de la varoj. En 1998 la kompanio Xinguang
ekhavis automatan galvanizan laborlinion kaj instalajhon por trakti
eluzitan akvon, kio ne nur plibonigis la produktan medion, sed ankau
malpliigis la laborintensecon, pliigis la produktivecon kaj levis
la kvaliton de la galvanizo.
Krom
tio la kompanio enkondukis avangardan produktan linion el la Korea
Respubliko. Dank' al penado de la teknikistoj en junio de 2001 komputila
projektado ekludis gravan rolon en la produktado.
La
kompanio elspezas grandan monsumon chiujare por trejnado de la laboristoj.
De post 1996 shi enkondukis 180 teknikistojn kaj 20 altnivelajn
administrantojn kaj engaghis plurajn fakulojn kontrau alta salajro.
En Xinguang la salajro estas pli alta ol tiu en la similaj kompanioj.
La
8-an de augusto, 1996, la ornamajho-serio fabrikita de Xinguang
estis honorita per ora internacia premio en la 3-a Internacia Foiro
de Facile Vendataj Varoj, 1996, okazigita en la Korea Respubliko.
En
marto de 2000 la kompanio ekpraktikis norman administradon kaj dank'
al tio la administra nivelo de la tuta kompanio levighis.
Celo
En
la tempo, kiam Zhou ricevis la premion, shi diris en si mem: "Post
nelonge mi produktos ornamajhojn kun mondfama marko."
Ekde
1999 shia kompanio jam fabrikis plurspecajn ornamajhojn kun fama
marko, kiaj Xinguang, EVE kaj Xibao. De tiam la kompanio suriris
la vojon de entreprenado de famaj markoj.
La
historio de chinaj ornamajhoj estas longa. Zhou donis grandan atenton
al studo pri la nacia kulturo kaj alilandaj informoj pri ornamajhoj
kaj ofte analizis la tendencon de ornamajhoj chinaj kaj alilandaj
por okupi pli grandan lokon en la merkato.
En
2002 la urbo Yiwu rapidigis siajn pashojn por konstrui modernajn
negocejojn. Profitante la shancon, Zhou energie disvolvas sian kompanion
por produkti ornamajhojn, plej belajn en la mondo.
Kontribuo
al la socio
Pro
siaj brilaj sukcesoj kaj elstaraj kontribuoj Zhou Xiaoguang ricevis
plurajn honorojn de la socio. En 2000 shi cheestis la kunvenon de
chinaj emimentaj virinoj por la karieroj.
Zhou
senlace laboras por disvolvi la industrion de la chinaj naciaj ornamajhoj
kaj samtempe shi estas fervora por filantropio. Shi donacis monon
al la projekto Espero (helpo al malrichaj infanoj en ilia lernado),
katastrofitaj loghantoj kaj konstruo de vojoj kaj pontoj, kaj subtenis
la lokan kulturan aktivadon. Sole en Yiwu chiujare shi monhelpas
100 malrichajn lernantojn. Shi donacis 60 mil juanojn al la mezlernejo,
kie shi lernis, por starigi stipendion Zhou Xiaoguang cele subvencii
eminentajn lernantojn.
|