 En
norda Shaanxi-provinco, Chinio, estas kamparana entreprenisto, kiu
estis reprezentanto de la 14-a kaj 15-a Tutlandaj Kongresoj de la
Komunista Partio de Chinio. Li estas ankau reprezentanto de la 16-a
kongreso. Li nomighas Zhang Houhua, prezidanto de la direktoraro
de la Ghenerala Kompanio (Grupo) Huanghe.
Zhang
naskighis septembre de 1947 en iu vilagho de Fugu-gubernio, Shaanxi-provinco.
Antau 20 jaroj sub lia gvido la vilaghanoj ekfunkciigis turisman
servon kaj fabrikojn kaj starigis kompaniojn el 23 entreprenoj.
Ghi laborigis 1160 personojn kaj ghia jara produktovaloro superis
100 milionojn da juanoj. Pro ghi la vilagho farighis la plej richa
vilagho en norda Shaanxi. Zhang mem ricevis la titolojn "labormodelo",
"eminenta entreprenisto" kaj "unu el la dek gravaj
personoj en la kamparo".
En
1984 Zhang kolektis 430 mil juanojn kaj per tio fondis cementan
fabrikon kun jara produktokvanto de 7 mil tunoj. En la sekvantaj
10 jaroj li fondis 23 entreprenojn, el kiuj estas turisma servo
kaj fabrikoj de brikoj, trinkajhoj kaj cementajhoj.
En
1994 Zhang fondis 4 akciajn entreprenojn, kiuj poste formis la Gheneralan
Kompanion (Grupo) Huanghe.
Zhang
bone scias, ke la vojoj ludas grandan rolon por bonhavigho de malrichaj
vilaghoj. Por garantii la glatan transporton de karbo alien de la
subprovinco Yulin, kie trovighas Fugu-gubernio, kaj prosperigi la
lokan industrion, Zhang proponis, ke lia kompanio (grupo) prenu
sur sin la respondecon konstrui ponton super la rivero. Kvankam
iuj de la kompanio havis malsaman opinion, Zhang tamen insistis,
char li opiniis, ke kun tiu ponto la vojo de Yulin al Shanxi kaj
Hebei farighos glata kaj ghi certe utilos al bonhavigho de multaj
loghantoj, kaj krome pere de pagigo de la veturiloj, kiuj iras sur
la ponto, oni facile malshuldigos al si la kreditan monon kaj profitigos
sin. Li do kolektis monon kaj konstruigis la ponton Hualong. Post
tio la ekonomio de Fugu-gubernio rapide disvolvighis kaj la popola
enspezo multe levighis.
En
la Nacia Festo, 2000, alia pontego super la Flava Rivero estis transdonita
al trafiko. Ghi estas shosea ponto inter Fugu kaj Baode. Ankau la
kompanio de Zhang investis la konstruadon. En la lastaj jaroj lia
kompanio investis pli ol 500 mil juanojn por konstrui kaj larghigi
la vilaghajn vojojn pli ol 30 km longajn. Por solvi la problemon
de akvomanko en iu vilagho kun 600 loghantoj li donacis monon por
konduki akvon en la vilaghon. Dank' al tio oni konstruis plastmembranajn
forcejojn por kulturi legomojn. Por helpi la malrichajn vilaghanojn,
li proponis fondi gvidan grupon por helpi malrichulojn. En la lastaj
4 jaroj lia kompanio donacis entute 1.2 milionojn da juanoj kaj
2800 tunojn da cemento al la loghantoj, urghe bezonantaj helpon.
De 1999 chiujare li mem donacas 8 mil juanojn por helpi 16 malrichajn
orfojn en lernado, ghis kiam ili finos sian lernadon en universitato.
Fugu-gubernio suferis de trosekeco en sinsekvaj jaroj. Por helpi
la katastrofitajn loghantojn li foje donacis 100 mil juanojn.
|