La
china privata ekonomio prospere disvolvighas dank' al profundigho
de la reformado. Liu Yonghao, eminenta reprezentanto de privataj
entreprenistoj, ghenerala direktoro de la plej granda neshtata entrepreno
de Chinio Xiwang-kompanio (Grupo) kaj membro de la 10-a Tutlanda
Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco,
farighis fokuso de la atento de la publiko pro la proksimighanta
Unua Sesio de la konferenco.
Liu
Yonghao naskighis en 1951 en Sichuan-provinco, okcidenta Chinio.
En 1982 li abdikis la oficon en shtata institucio. Li kaj liaj 3
fratoj vendis siajn brakhorloghojn, biciklojn, televidilojn k.s.
kaj akiris de tio mil juanojn kaj fondis bredejon de bonrasaj kokoj
kaj koturnoj.
Poste,
tute hazarde li komencis negocon de brutonutrajho. En 1988 li oficvojaghis
al Kantono kaj vidis, ke tie kamparanoj atendis en longa vico por
acheti grajnajn brutonutrajhojn. Lia penso estis iluminita de la
afero: Sichuan estas granda agrikultura provinco kaj brutobredado
estas grava parto de la kampara ekonomio de la provinco. Produktado
de brutonutrajhoj havas vastan perspektivon. La fratoj decidis chesigi
bredadon de koturnoj kaj komencis produkti brutonutrajhojn. En la
sekvanta jaro ilia kompanio jam prezentis brutonutrajhojn en la
merkato kaj dank' al tio pligrandighis la skalo de la kompanio.
Xiwang-kompanio
enspezis 6 miliardojn da juanoj per la chefa parto de la entreprenado
kaj aliaj kampoj de bieno, alta teknologio, kemiindustrio, financo
k.a. Ghi kunlaboris kun shtataj, kooperaj kaj alilandaj entreprenoj
en Shanhajo, Jiangxi, Interna Mongolio kaj aliaj pli ol 20 provincoj,
municipoj kaj autonomaj regionoj kaj farighis la plej granda privata
entrepreno de Chinio.
Diligenta
entreprenado
En
la lastaj 20 jaroj Liu Yonghao diligente penadis por sia entrepreno.
Li diris: "La kompanio kreskis depende de brutonutrajhoj kaj
tio dauris ghis nun. Antaue, kiam multaj okupighis pri bieno kaj
biloj, ni renkontis multajn shancojn, sed ni ne imitis. Ni penis
20 jarojn por bone entrepreni pri brutonutrajhoj cele meti sufiche
bonan bazon por disvolvigho de la afero." La kompanio komencis
entrepreni financon, bienon kaj kemiindustrion nur kiam ghi jam
havas firman bazon...
Liu
Yonghao diris, ke bona entrepreno devas esti simila al trupo, lernejo
kaj familio! Tio signifas, ke ghi devas havi rigoran disciplinon
por la personaro kiel en armeo, kaj ghi devas bone kreskigi la personaron
kiel en lernejo. Entrepreno devas esti simila al familio kun granda
harmonio, sed nepotisma administrado estas evitenda. Lia kuzo laboris
elstare pli ol 10 jarojn en la kompanio, sed restis nepromociita
dum longa tempo, char la disciplino de la kompanio ne permesas nomumi
parencojn por gravaj oficoj. La kuzo kompreneble plendis kontrau
tio, sed Liu Yonghao restis senshanceligha. "Tio ne estas justa
por la kuzo, sed tio influas nur malmulte da personoj rilate individuajn
interesojn. Kaj ghuste dank' al tio profitis la entrepreno kaj pli
multaj talentuloj de la socio."
Ghuste
per tia metodo la kompanio altiras la dungitojn. Liu Yonghao scias,
ke la dungitoj ne povas labori absorbite, se ili ne vidas la perspektivon
de la entrepreno nek sian esperdonan estontecon, malgrau ke ili
estas multe salajrataj.
Vivo
kaj laboro
Liu
Yonghao dividis la tempon de tago en tri partojn: La unua estas
disponata por solvi shlosilajn problemojn en la kompanio, la dua
por kontaktighi kun unuaklasaj talentuloj kaj starigi interrilatojn
kun diversaj flankoj, kaj la lasta por studi kaj kontempli la potencighon
de la entrepreno.
Estante
entreprenisto, li jam fandis sian laboron en la chiutagan vivon.
Li chiam kunportas plumon kaj kajereton por noti utilajn ideojn
kaj informojn, kiujn li audis en interparolado. Por entrepreni bienon,
li iris esplori sukcesan bienon. En 1998 li planis entrepreni bienon
kaj iris al Seatle de Usono por esplorado. Kiam li informighis,
ke Seatle estis jughita de UN urbo plej tauga por loghado, li komencis
konsideri la celon de la kompanio en biena afero. Reveninte hejmen,
li prezentis sian ideon: konstrui en Chinio urbon plej taugan por
loghado kaj plansetlejojn plej taugajn por loghado en tia urbo.
Sur tiu fono fondighis la bienkompanio Xinxiwang. Ghia unua vorko
estas Nova Urbo Jinguan, kaj en tri tagoj la kompanio jam enspezis
140 milionojn da juanoj pro vendo de domoj.
Rekompenci
la socion
Liu
Yonghao diris: "Mia plej bona karaktero estas trankvilighemo.
Mi restas aplomba antau malvenko, malfacilo kaj miskompreno kaj
kvieta antau la nuna sukceso. Mi ofte pensas, ke nun mi vivas multe
pli bone ol antaue, tial mi povas trankvile akcepti chion. Ech se
bankrotos mia entrepreno, mi estos laborkapablulo kaj povos fari
ordinarajn aferojn. Por mi cent milionoj da juanoj kaj centoj da
juanoj estas egalaj. Kiam mi sentas sufichon en la vivo, mono ne
estas fina celo de la strebado. Mi povos vivi tre komforte, se mi
ne fondos aliajn kompaniojn. Estas tre malfeliche, se oni prenas
mongajnon kiel la unikan celon de la strebado. Mi estis instruisto
kaj kamparano. Mi ne timas perdi la lastan groshon. Mi povos refoje
labori kiel kamparano. Mi povos fari de komenco. Eble mia agho estos
iom granda, sed mi estos diligenta. Se mi laboros kiel pordisto,
mi bone plenumos la oficon de pordisto. Se mi devos balai straton,
mi certe faros la straton tre pura. Mi estos placha al mastro kaj
li eble donos al mi pli altan salajron."
En
tia animstato li kaj aliaj 9 privataj entreprenistoj iniciatis la
aktivadon "Honora Afero", cele helpi la malrichulojn liberighi
de malricheco. Li fondis pli ol 10 fabrikojn en malrichaj lokoj
en la okcidento de Chinio por doni laboron al loghantoj en tiuj
lokoj. Dank' al lia iniciato multaj privataj entreprenoj partoprenis
en la aktivado kaj investis sume 4 miliardojn da juanoj por 2800
programoj. Li diris, ke richajho jam estas sensignifa por li, ke
lia akumulo de richajho estas por kontribui al la socio.
|