La
intelekta ekonomio elbakis multajn heroojn en la china komputera
industrio. Bill Gates de Microsoft, Jerry Yang de Yahoo! estas bone
konataj de chinoj. Famas en Chinio ankau Yang Yuanqing, vicprezidanto
de la Grupo Legend, la plej granda komputera entrepreno de Chinio.
Yang, nur 36-jara, laboris dek jarojn en Legend. Anstatau lerni
eksterlande au labori en famaj kompanioj eksterlandaj li elektis
la chinan entreprenon kiel sian startpunkton. La artikolo de Xiong
Bo, jhurnalisto de la China Junula Jhurnalo, prezentas al ni la
heroon de la china komputera industrio.
Yu Tao
ALIGhI AL LA GRUPO
LEGEND
En 1981 Yang
Yuanqing eniris en Jiaotong-universitaton de Shanhajo por studi
komputerikon, kaj en 1986 li farighis esplorstudento de la China
Scienc-teknika Universitato en Hefei. Por plenumi sian diplomighan
disertajhon, li vizitis Pekinon. Tiam li deziris poste daurigi sian
studadon en Usono.
Che la fino
de la 80-aj jaroj, ghenerale diplomighintoj de scienc-teknika fako
de famaj universitatoj preferis studi eksterlande. Yang diris, ke
du trionoj de liaj kunlernantoj de Jiaotong-universitato iris eksterlanden,
kaj nun la nombro de liaj kunlernantoj laborantaj en la Silicia
Valo de Usono estas pli multa ol tiu en Pekino.
En 1988 famaj
alilandaj komputeraj kompanioj unu post alia ekhavis sian filion
en la elektrona strato Zhongguancun en Pekino -- Silicia Valo de
Chinio. Tio prezentis la perspektivon de la china komputera industrio.
Por poste povi iri eksterlanden, Yang, 25-jara, decidis unue serchi
okupon en Zhongguancun, do li, antau ol diplomighi, farighis membro
de Legend. Tiam la kompanio Legend ne estis tiel moderna kiel nun.
La sektoro, kie li laboris, respondecis samtempe pri vendado, muntado,
riparado kaj enketo pri merkato. Tio kulturis en li diversaflankajn
kapablojn. Krome liaj kolegoj plejparte estis spertaj fakuloj el
la China Akademio de Sciencoj. En tia bona cirkonstancaro li decidis
bone plenumi la laborojn en Legend, kvankam li ankorau deziris studi
kaj labori eksterlande.
ALLOGO DE EKSTERLANDO
En la komenco
de 1991 Legend promociis Yang direktoro de la Sektoro de Asista
Desegnado de Komputero. La chefa tasko de la sektoro estis peri
produktajhojn de la Korporacio Hewlett-Packard (HP). Yang diris,
ke en la du jaroj li multe lernis merkatajn aferojn.
Ankau la china
komputera entrepreno kreskis en lernado. Liu Chuanzhi, prezidanto
de la Grupo Legend, diris: "En la kunlaboro kun HP, profito estas
nia kromprodukto. Chefe estas, ke ni akiris sperton en administrado
kaj elbakis lertajn gvidantojn. Tiaflanke oni povas diri, ke la
Korporacio Hewlett-Packard estas nia instruisto."
Char Yang estis
la plej bona vendanto de produktajhoj de HP, li estis honorita per
la medalo "La Plej Sukcesinta Peranto de HP".
En aprilo 1993
la prezidanto de HP vizitis Liu Chuanzhi, kaj chi tiu prezentis
Yang al li. Nelonge poste la chefstabejo de HP invitis Yang labori
por ghi. Tio estis tre alloga.
LATENTA FORTO ELVOLVITA
PRO DEFIO
Ghuste
en la sama jaro famaj eksterlandaj komputeraj kompanioj sinsekve
eniris en la chinan komputeran merkaton, kiun iliaj produktajhoj
preskau monopoligis. Tiujare Legend ne plenumis sian planon. Liu
diris: "Ni malvenkis."
Antau
la fortaj rivaloj la china komputera entrepreno sentis minacon de
pereo. Liu Chuanzhi malsanighis. En hospitalo li interparolis kun
Yang kaj esperis, ke li restos en la grupo en konsidero de la interesoj
de la entrepreno.
Yang
poste diris: "En la interparolo kun Liu mi pli profunde sentis la
devon por la nacio. Eble pro liaj vortoj Yang retiris sian ideon
iri eksterlanden. Li decidis resti en Chinio por akcepti la defion.
Marte
de 1994, Yang Yuanqing farighis ghenerala direktoro de la nova Sektoro
de Komputera Ekspluato de Legend.
Li
estis felicha, char al li Legend prezentis senliman scenejon por
disvolvi lian talenton. Li opiniis, ke tio por li estas pli alloga
ol alta enspezo.
Li
reformis la sektoron: duonigis la nombron de laborantoj, koncentris
la aferojn pri komputero en sia sektoro kaj anstatau vendadi per
Legend mem, li peris ghiajn produktajhojn al aliaj. Rezulte la vendokvanto
de komputeroj en tiu jaro estis duoble kiom tiu en 1993.
HEROO DE LA EPOKO
Dum
Yang Yuanqing sin dedichis al reformado de sia sektoro, li neglektis
la rilatojn kun aliaj sektoroj. Liu unuflanke montris subtenon al
liaj ghustaj pashoj, aliflanke severe kritikis lin pro lia neglekto
al la interesoj de la tuta grupo.
Yang
poste komprenis, ke vivovojo estas longa, tamen gravaj nur kelkaj
pashoj. "Tiam mi konfuzighis de la kritiko, tamen se ne estus tiu
kritiko, mi ne ellernus kompromisi. Mi ja multe lernis el tio."
Antau
1996 la china komputera merkato funkciis lau la usona maniero --
kiam promociita produkto enmerkatighis, la prezo estas tre alta,
samtempe tiu de la malnovtipa mallevighis. Tiam iuj distrumpetis
la plur-uzon de novtipa komputero kaj aliaj ghuis la malmultkostecon
de la iama novtipa. Tio malbone influis la disvolvighon de la komputera
industrio de Chinio. Yang decidis malfermi la novan vojon ? difini
malaltan prezon, kiu egalas nur tiun de la lastjara tipo de alilandaj
kompanioj.
Li
ne sciis, kio estos la rezulto. Post unu monato ghi montris: profitas!
En 1996 la china komputera merkato iom shanghighis: la chefa tipo
de komputero sinkronis kun la internacia; la prezo de novtipa komputero
estis maksimume 15?000 juanoj (ch. 1?800 usonaj dolaroj).
Lia
laboro donis frukton. En 1998 Legend okupis la unuan lokon inter
la samspecaj entreprenoj. En la bankedo por festi la sukceson, Yang
kaj liaj helpantoj ne povis deteni sin de larmoj, rememorante la
pasintecon.
Multaj
amikoj diris, ke se li laborus eksterlande, li multe enspezus kaj
komforte vivus. Tamen retrorigardante, li ne bedauras sian elektadon.
Laborante por la china industrio, li sentas nekompareblan fieron.
|