Rong
Yiren, 84-jara, fandis Grupon CITIC. Ghis la mezo de septembro 2000,
Rong-familio havis 18% de la akcioj de la en-akciomerkata kompanio
Taifu de la grupo CITIC en Hongkong, kun valoro de 1.9 miliardoj
da usonaj dolaroj.
Rong Yiren
naskighis en Wuxi de Jiangsu-provinco. Li estas posteulo de la fama
china nacikapitala entrepreno de Rong-familio. En 1937 li diplomighis
el la universitato Sankta John de Shanhajo kaj farighis asistanto
kaj administranto de la faruna fabriko Maoxin de Wuxi. Poste li
farighis direktoro de Hefeng-kompanio de Shanhajo kaj direktoro
kaj adiministranto de Sanxin-banko de Shanhajo. Li estas reprezentanto
de 26 entreprenoj de Rong-familio en la kampoj tekstila, prestinktura,
farura kaj mashin-fara.
S-ro Rong
estis vicurbestro de Shanhajo kaj vicministro de la Tekstila Ministerio
de Chinio. En 1978, kiam Chinio komencis praktiki la politikon de
reformado, la Grupo CITIC fondighis kaj RongYiren farighis ghia
chefdirektoro. Post tio li estis prezidanto de la China Industria-komerca
Federacio kaj membro de la Konstanta Komitato de la China Asocio
de Demokratia Nacia Konstruado. En 1993 li estis elektita kiel vicprezidanto
de Chinio.
|