Li
Xiaohua, 49-jara, naskighis en Pekino. Chefa entrepreno: Investa Grupo
Hongkong Huada. Kalkulate lau la kapitalo de la grupo en 1996, li
havas 250 milionojn da usonaj dolaroj.
Nur per sukoprema
mashino valoranta 800 usonajn dolarojn, li komencis sian komercadon
en Beidaihe. Post 4 jaroj li akiris agent-rajton pri harkreskiga
likvajho Zhangguang 101 por Japanio. En 1991 li investis 38 milionojn
da usonaj dolaroj en Malajzio por disvolvi dom-bienon. Duonjaron
poste, li akiris duoblan profiton. La china observatorio nomis planedon
per lia nomo. Li estas membro de la China Popola Kongreso.
|