Unua-pagho >> Ekonomio >> Personoj

 

 

 

 


Tian Suning

    Tian Suning naskighis en 1963 en Pekino. Li estas ghenerala direktoro de Netcom. Li diplomighis el la biologia fakultato de Liaoning-universitato. En 1987 li iris al Usono por studi kaj doktorighis en 1992.

    En 1994 li fondis la kompanion Yaxin por softvaroj kaj sistemo-integrado. En junio de 1999 li eklaboris kiel CEO de la kompanio. Li estas ankau konsilanto de la Usona-China Scienc-teknika Intershangha Komisiono kaj vicprezidanto de la China Asocio de Junaj Entreprenistoj. En januaro 2000 li estis elektita kiel unu el la dek plej elstaraj ret-laborantoj de Chinio.

    Nun lia kompanio servas per komerca aplikado de Interreto kaj LAN. La largha bendo estas konstruata.