Liu
Yongxing, 52-jara, naskighis en Xinjin de Sichuan-provinco. Lia
chefa entrepreno estas Grupo Espero kaj lia richajho en 1999 valoris
miliardon da usonaj dolaroj.
Inter
la 500 grandaj chinaj civilaj entreprenoj komercaj kaj industriaj
de 1999 la grupo okupis la 5-an lokon. En 1982 Liu kaj liaj fratoj
sin okupis pri koturno-bredado per nur mil juanoj kaj fondis la
faman civilan entreprenon -- Grupo Espero. En 1996 ili establis
Novan Grupon Espero, kiu nun jam disvolvighis en grandan entreprenon
(grupo) de prilaborado de agrikulturaj produktajhoj, produktado
de brutonutrajho, dom-bieno, financo kaj investo. Ghi farighis unu
el la plej grandaj privataj entreprenoj en Chinio, kun jara vendovaloro
de miliardo de usonaj dolaroj.
|