Lu
Guanqiu, 55-jara, naskighis en Xiaoshan de Zhejiang-provinco. Chefa
entrepreno: Grupo Zhejiang Wanxiang. Li havas 100% da akcioj de
la grupo. Kalkulate lau la neta kapitalo de 1999, li havas 360 milionojn
da usonaj dolaroj.
Lu
Guanqiu chesigis lernadon en sia 15-jara agho. En 1980 li decidis
produkti automobilajn pecojn anstatau agrikulturaj instalajhoj.
Post klopodado lia kompanio en-akciomerkatighis en 1994 en Shanhajo
kaj farighis la unua entrepreno de la china cheftero, kiu liveras
siajn produktajhojn al fama usona auta fabriko.
|