Unua-pagho >> Ekonomio >> Personoj

 

 

 

 


Xu Wenrong

    Xu Wenrong, 65-jara, naskighis en Hengdian de Zhejiang-provinco. Chefa entrepreno: Grupo Zhejiang Hengdian Qiye. Li havas 100% da akcioj de la grupo. Kalkulate lau la neta kapitalo de 1999, li havas 325 milionojn da usonaj dolaroj.
En la komenco li pruntis de la subgubernia registaro 6000 usonajn dolarojn por fondi silkan fabrikon kaj promesis redoni duoblan sumon en tri jaroj. Plenuminte sian promeson, li fondis en 1999 sian kompanion de magnetaj materialoj, kiu poste produktis ankau kemiajhojn. En 1996 li establis film-bazon kaj multe profitis. Nemalmultaj famaj chinaj telvidaj filmoj naskighis en lia bazo.