Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Raporto de UN: Chinio okupas la 4-an lokon en la fremdlanda rekta investo

    Lastatempa raporto de la Komitato de Komerco kaj Disvolvigho de UN diras, ke tutmondigho de ekonomio multe shanghis la rilatojn inter diversaj ekonomiaj unitoj. La fremdlanda rekta investo de la mondo en la jaro 2002 atingis 7100 miliardojn da usonaj dolaroj, pli-ol-10-oble kiom tiu de 1980. Chinio kaj Brazilo jam farighis la plej allogaj evoluantaj landoj.

     Datenoj de "Financa Tempo" de Britio montras, ke la fremdlanda rekta investo en Chinio jam rapide multighis kaj atingis 448 miliardojn da usonaj dolaroj en la jaro 2002, kaj en la jaro 1990 nur 25 miliardojn. Kaj la dateno de Chinio en la jaro 2002 ankorau ne inkluzivas tiun de Hongkong (433 miliardojn da usonaj dolaroj). Se oni aldonas tiun, Chinio okupas la 2-an lokon tiuflanke. En la jaro 1990 Chinio okupis nur la 17-an lokon. Kompare malkaraj laborfortoj kaj rapida kresko de ekonomio estas avantagho de Chinio.