Lastatempe
la Personara Ministerio de Chinio kaj rilataj departementoj de la
registaro ellaboris "Portempan Regulon de Administrado de Homrichfonta
Perejo de China-Fremdlanda Kapitalo". Tio signifas, ke homrichfontaj
perejoj funkciigataj de fremdlanda kapitalo, kiuj konformas al la
kondichoj, rajtas fondi homrichfontan perejon funkciigatan de china-fremdlanda
kapitalo kunlabore kun china homrichfonta perejo. La regulo difinas,
ke homrichfonta perejo de china-fremdlanda kapitalo ne povas dungi
teknikistojn kaj administrantojn al eksterlando, kiuj laboras por
gravaj konstruado kaj scienca esplorado shtatnivelaj au provincnivelaj;
tiujn, al kiuj la superaj instancoj ne permesas labori eksterlande;
kaj shtatajn oficistojn.
Homrichfontaj
perejoj de china-fremdlanda kapitalo devas esti konformaj al la
jenaj kondichoj: chinaj kaj fremdlandaj investantoj devas esti entreprenoj,
kiuj sin okupis almenau 3 jarojn pri homrichfonta perado; chiu perejo
devas havi almenau 5 funkciulojn, kiuj havas edukitecon de supera
lernejo kaj estas kvalifikitaj je perado; perejo devas havi fiksan
oficejon, kapitalon kaj oficejajn ekipajhojn; la registrita investa
sumo ne povas esti malpli granda ol 300 mil usonaj dolaroj; fremdlanda
investo ne povas esti malpli granda ol 25 pocentoj, dum la china
investo ne malpli granda ol 51 pocentoj.
Post
sia aligho al la Monda Komerca Organizo, Chinio decidis pasho post
pasho malfermi la homrichfontan merkaton. En 2001 ghi publikigis
"Regulon de Administrado de Homrichfonta Merkato", kiu
unuapashe permesis al fremdlandaj homrichfontaj perejoj fondi perejon
en Chinio kunlabore kun chinaj perejoj.
|