 La
17-an de decembro An Min, vicministro de la Ministerio de Komerco
de Chinio, diris en la gazetara konferenco okazigita de la Informa
Oficejo sub la Shtata Konsilantaro, ke la intertraktado pri la China-ASOAN-a
Liber-komerca Areo iris glate. Chinio volas plirapidigi la intertraktadon
kun ASOAN-a (Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj), por ke la areo naskighu
kiel eble plej rapide. Ghis nun la komisiono pri tiu intertraktado
jam kunsidis 10 fojojn.
La
plano "Frua Rikolto" de Chinio kaj ASOAN estos lanchita
la unuan de januaro, 2004 kaj tiam la dogano de multaj varoj de
Chinio kaj ASOAN estos nulo, nulighos ankau la nedoganaj rimedoj
kaj la komerco inter la du flankoj estos libera.
Nun
ASOAN estas grava ekonomi-komerca kompano de Chinio. Ekde 1990 la
valoro de komerco inter Chinio kaj ASOAN kreskis chiujare averaghe
je 20% kaj en 2002 ilia totala komerca valoro jam atingis 54.8 miliardojn
da usonaj dolaroj, je 31.7% pli multe ol tiu en 2001, trioble kiom
tiu en 1991.
An
Min diris ankau, ke dank' al la daura disvolvigho de la ekonomi-komercaj
rilatoj inter Chinio kaj ASOAN la du flankoj pli multe dependas
unu de la alia kaj ili chasas kunlaboron de reciproka utilo. Ili
faros penadon por ke en 2005 ilia totala komerca valoro superu 100
miliardojn da usonaj dolaroj.
|