Eble
vi ne imagis, ke ankau en Pekino vi povas gustumi panon kun originala
germana gusto - tia pano suprajhe kun sensheligitaj sunfloraj semoj,
rosino kaj aliaj grajnoj, odoranta vanile kaj bruna kaj malmola
ekstere sed mola interne, estas shatata de germanoj. La pano estas
bakita de germana bakejo funkciigata de germanoj - sinjoro Horst
Lehn kaj lia filo Carsten Lehn. La patro estas ghenerala direktoro
de la entrepreno kaj la filo - administranto.
"Panbakisto
de Germanio"
Fakte
la familio Lehn estas fama en Germanio. En la jaro 1874 la prapatroj
de Lehn fondis sian unuan bakejon en Lübeck de Germanio.
Post disvolvo de 100 jaroj la familio Lehn registris en la jaro
1979 la bakejon per la marko "Panbakisto de Germanio".
La bakejo
disvolvighis kaj fondis kafejojn, kukejojn kaj podetalajn vendejojn.
Iliaj produktajhoj vendighis al luksaj hoteloj, superbazaroj kaj
restoracioj. Ili malfermis la merkaton ankau sur maro. Lübeck
estas chemara urbo, kaj oni povas atingi la Nordan Europon per shipo.
"Panbakisto de Germanio" liveras siajn produktajhojn al
luksa shipo. Kiam la bakejo disvolvighis, la patro transdonis la
administradon al sia filo. En la jaro 1989, gesinjoroj Lehn unuafoje
venis Pekinon kaj forte altirighis de la historio kaj kulturo de
Chinio. De tiam ili chiujare venis Chinion 1-2 fojojn. En la jaro
1994, la filo sekvis ilin al Chinio, ankau tiu ekshatis la landon.
Ghenerale
vojaghantoj ekster sia hejmlando havas tian sperton, ke ju pli ili
malproksimas de sia hejmlando, des pli ili forte deziras la manghajhojn
de sia hejmlando. En Chinio gesinjoroj Lehn tre deziris panon de
sia bakejo, char por ili la pano de Chinio estis tre mola kaj dolcheta,
ne en ilia gusto. Kiam ili babilis kun aliaj germanoj en Pekino,
ili trovis ke ankau tiuj germanoj renkontis la saman problemon kaj
la ideo starigi panbakejon en Chinio tiklis sinjoron Horst Lehn.
"Panbakisto
de Germanio" en Chinio
Antaue
sinjoro Horst Lehn planis fondi bakejon investatan de li kaj chinoj,
sed neatendite chinoj ne donis grandan atenton al la afero - char
ili dubis, chu estas diferenco inter pano farita de germano kaj
tiu de chino. La gesinjoroj do decidis sole fondi fabrikon nome
"Panbakisto de Germanio". En la jaro 1996 ili prezentis
peticion al Chinio, sed rilataj chinaj organoj hezitis, char ili
neniam sankciis fondon de eksterlanda familia entrepreno en Chinio.
Kun
la persisteco de germano, s-ro Lehn invitis advokaton kaj profesorojn
kaj montris al chinaj oficistoj 500 atestojn ricevitajn de lia familio
en Germanio en pli ol 100 jaroj. "Kian avangardan teknikon
alportos via fabriko al Chinio?" demandis la oficistoj. Lehn
respondis: "Ni alportos novan shancon kaj mastruman metodon,
donos okupon al multaj kaj pagos imposton."
En la
jaro 1997, por procedo de fondo de fabriko, s-ro Lehn 14 fojojn
vojaghis inter Pekino kaj Lübeck. En januaro de 1998,
li ricevis licencon. En aprilo la kompanio "Panbakisto de Germanio"
fondighis en Pekino, kaj ech la germana komerca konsilanto, tiam
vizitanta Chinion, partoprenis la inauguron.
Radikighi
en Chinio
Post
fondigho de la fabriko en Pekino, s-ro Lehn falis en mediton: Kiel
trakti la negocon en Germanio? Estas malfacile por li entrepreni
tiujn fabrikojn en la du landoj. Por bone funkciigi la entreprenon
en Chinio kaj shpari tempon de vojagho inter Chinio kaj Germanio,
s-ro Lehn decidis forvendi la entreprenojn en Germanio kaj transloghighi
en Chinion. Retrorigardante la decidon, li fiere diris: "Ni
je bona prezo vendis la entreprenojn."
Hodiau,
5 jarojn post sia fondigho, "Panbakisto de Germanio" jam
famighis inter la fremdlandanoj en Pekino. Pli ol 40 hoteloj mendas
la produktajhojn de "Panbakisto de Germanio". Krome ghi
havas ankau 5 rapidmanghejojn, kaj ghiaj produktajhoj inkluzivas
fridigitajn manghajhojn, sandvichon kaj tujmanghajhojn. S-ro Carsten
Lehn diris: "Mia tempoarangho estas diferenca de tiu de aliaj:
chiumatene mi ellitighas je duono post la 3-a kaj forlasas la hejmon
je la 4-a. Kiam mi atingas la fabrikon, ghuste estas la tempo preni
la unuajn panojn el bakujo. Kaj je la 5-a la panoj estas transportataj
al la vendejoj. Poste estas tempo purigi la laborejon. Post tagmangho
estas libera tempo por mi. Mi uzas preskau mian tutan liberan tempon
por mia entrepreno. Chiujare mi laboras 365 tagojn, char oni shatas
panojn novbakitajn."
Por
sia entrepreno la juna germano dum 2 jaroj ne revenis al Germanio.
Li kaj lia amatino disighis. "Kial reveni Germanion? Mi havas
nur pasporton de Germanio, sed chiuj miaj aliaj atestoj jam estas
de Chinio. Mi jam kutimighis al vivo en Pekino kaj amikighis kun
homoj el diversaj landoj. Kiam ili informighis ke mi estas panbakisto,
ili petis de mi panon. Mi estas bonvena en chiaj renkontighoj, char
mi kunportas mian produktajhon al ili."
Sur
la shranko de Carsten Lehn estas pli ol 10 honoraj atestoj pro la
alta kvalito de liaj produktajhoj. "Nia celo estas popularigi
okcidentan panon en la china merkato. Tio postulas, ke ni faru panon
tute lau recepto de Germanio. Por konservi la originan guston de
la pano, estas necese fari lau tradicia metodo." Ghuste pro
tio, la pano de "Panbakisto de Germanio" estas bonvena
al klientoj.
|