Ekde
la unua de majo de 2003, Chinio permesas al fremdlandaj investantoj
sin okupi pri podetala vendado de libroj, jhurnaloj kaj gazetoj
en Chinio. Tio markas, ke la merkato de podetala vendado de libroj,
jhurnaloj kaj gazetoj laupashe malfermighos al la membrolandoj de
la Monda Komerca Organizo. Koncerna regulo difinas, ke fremdlanda
investado por libroj, jhurnaloj kaj gazetoj estos praktikata en
du pashoj.
En
la unua de majo Chinio donis permeson al fremdlandaj investantoj
establi entreprenon de podetala vendado. Lau la regulo fremdlanda
investanto por podetala entrepreno devas enregistri 5 milionojn
da juanoj. Oni povas entrepreni post ratifiko de la Shtata Administracio
pri Gazetaro kaj Eldonado.
La
regulo pri investado de fremdlanda kapitalo al entrepreno de pogranda
vendado de libroj, jhurnaloj kaj gazetoj ekvalidos de la unua de
decembro de 2004.
Statistiko
de koncerna departemento raportis, ke nun en Chinio estas pli ol
10 mil shtataj librovendejoj kaj 36 mil kolektivaj kaj individuaj
librovendejoj. Sed la pokapa posedkvanto de libroj de la chinoj
estas malmulta, kaj ekzistas problemoj en servado, administrado
kaj distribuado de libroj. Malfermo de merkato de libroj, jhurnaloj
kaj gazetoj al alilandanoj stimulos la disvolvighon de la gazetara
kaj eldona afero de Chinio, altigos servokvaliton, kompletigos administran
sistemon kaj rapidigos samtaktighon de la china gazetara kaj eldona
afero kun la internacia.
|