Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


13 novaj prilaboraj regionoj por
eksportado de Chinio

    En 2000 Chinio establis siajn unuajn poreksportajn prilaborajn regionojn. Nun ghi decidis establi 13 novajn prilaborajn regionojn kaj entute nombros 38 prilaborajn regionojn.

    Poreksportaj prilaboraj regionoj ludas gravan rolon en la ekstera komerco de Chinio. Statistiko montras, ke en la unua trimestro de 2003 la 20 ekfunkciigitaj prilaboraj regionoj jam akceptis 434 entreprenojn kun totala investo de 4.3 miliardoj da usonaj dolaroj. Oni investis chefe porteblan komputoron, fotoelektran produktajhon, precizan mashinon, fotofibran elementon kaj similajn altteknologiajn produktajhojn.