La
Obligaci-kontrola Komisiono de Chinio informis, ke Svisa Banka Korporacio
kaj Nomura Bila Korporacio akiris licencon investi bilajn
operaciojn en Chinio lau sankcio de la Obligaci-kontrola Komisiono
de Chinio kaj nun ili estas kvalifikitaj alilandaj leghaj investantoj
tiuflanke.
Lau
difino de la "Provizoraj reguloj pri administrado de kvalifikitaj
alilandaj financaj establoj en investado de bilaj operacioj en Chinio"
la petantaj investantoj devas havi jenajn kondichojn: Ilia financa
stato devas esti stabila kaj bonkredita kaj ilia kapitalo konformas
al la difino de la Obligaci-kontrola Komisiono de Chinio, kaj iliaj
risk-rega normo kaj oficistoj konformas al la postuloj de la leghoj
kaj reguloj de la investataj landoj kaj regionoj. Ilia administra
strukturo estas kompleta, entreprenado regula kaj en 3 kontinuaj
jaroj ili ne estis grave punitaj de la investataj landoj kaj regionoj,
kiuj havas kompletajn leghajn kaj kontrolajn sistemojn kaj subskribis
memorandon kun Chinio kaj havas kun ghi efikan kunlaboran rilaton.
Akirinte
la licencon, ili devas peti investan sumon de la Shtata Administracio
de Fremdvaluta Intershangho de Chinio, kiu devas fari decidon sankcii
au ne sankcii en 15 labortagoj.
Lau
rilataj difinoj la kvalifikitaj investantoj rajtas investi akciojn,
obligaciojn kaj aliajn publike negocatajn valorpaperojn en bilaj
borsoj. La akcio de investanta individuo ne devas superi dekonon
da akcioj kaj tiu de chiuj kuninvestantoj ne devas superi du dekonojn
da akcioj de la kompanioj entreprenataj en bilaj borsoj.
|