Unu
el la 60 gravaj konstruajhoj en 2003, la Pekina Internacia Foiro
de Autoj, estis publike adjudikata al la tuta mondo. Kaj antau nelonge
la projektoj faritaj de Usono, Japanio, Germanio, Kanado kaj Chinio
estis elektitaj por prijughado.
Post
publikigho de la adjudiko de la Pekina Internacia Foiro de Autoj
30 projektaj entreprenoj montris sian volon partopreni la konkurencon.
La koncerna departemento faris internacian adjudikon de la projekto,
kio vekis grandan atenton kaj energian partoprenon de multaj projektaj
entreprenoj.
La nomita foiro situos en la suda parto de Pekino. Kun areo de 57.68
hektaroj ghi inkludos foiron de autoj, eksponejon de famaj autoj,
vendejon, domon de autoj kaj informan centron. Por tiu projekto
la shtato investos sume 4 miliardojn da juanoj. La foiro estos finkonstruita
en 2006. La konstruado komencighos en la fino de 2003.
|