Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Huangshi en disvolvigho

    La urbo Huangshi naskighis en 1950. Ghi situas sudoriente de Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco. Ghi estas unu el la du urboj rekte administrataj de la provinca registaro kaj ankau la dua urbo de la provinco malfermita al eksterlando post sankcio de la Shtata Konsilantaro.

    Yangzi-rivero trairas la urbon. Tio ne nur beligis la lokon, sed ankau faciligis la tiean trafikon. La urbo, fama pro abundo da minajhoj, estas nomata "Trezorejo sude de Yangzi-rivero".

    Ghi estas lulilo de la bronza kulturo de Chinio. Tie oni malkovris ruinon de la antikva minejo Tongl¨¹shan, kiu estis fama jam antau 3 mil jaroj. Oni povas diri, ke ghi estas miraklo en la homa minindustria historio.

    Huangshi estas ankau lulilo de la moderna industrio de Chinio. Antau pli ol 100 jaroj Zhang Zhidong, ghenerala gubernatoro de Huguang (la nunaj Hunan kaj Hubei), fondis shtalan kombinaton landfaman siatempe, kies chefa ferminejo kaj shtala fandejo ja trovighis en Huangshi.

    Ghi estas ankau fama industria bazo de krudmaterialoj. En la pasintaj 50 jaroj tie naskighis aro da grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kiuj formis kompleton da industria sistemo.

    La abundo da minajhoj, forta industria bazo, bona geografia kondicho, eminenta industria laboristaro kulturita en la centjara industria civilizacio kaj multege da sciencistoj kaj teknikistoj kreis idealan bazon por disvolvigho de novaj industrioj de Huangshi en la nova jarcento.

    La Huangshi-a Ekonomi-disvolva Regiono che pitoreskejo Cihu-lago estas unu el la gravaj disvolvaj regionoj ne nur en Hubei-provinco, sed ankau en la baseno de Yangzi-rivero.

    Lau la plano la Huangshi-a Disvolva Regiono farighos bazo por disvolvigho de nova alta teknologio. Nun tie konstruighas ghardenoj elektron-informadika, nov-materiala, biomedikamenta kaj eksportajha kaj komerca kvartalo. El ili la elektron-informadika ghardeno estas bazo de informadika sekureco de la provinco. Aro da famaj universitatoj kaj sciencaj institutoj nun partoprenas ghian konstruadon. Sin bazante sur fabrikado de kartoj kaj aliaj kartoj, post 5-10 jaroj ghi farighos urbo de magnetaj kartoj en Chinio.

    La disvolva regiono fondita en 1992 jam tiris al si multe da famaj entreprenoj chinaj kaj alilandaj.

    Post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo Huangshi donos chefan atenton al plibonigo de la medio kaj enkonduko de kapitaloj por shanghi sin en ghardeneskan urbon kun modernaj industrioj.