Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Ekonomia medio por investado en Xiantao

de ZHANG SHUANG

    La urbo Xiantao situas okcidente de Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco. China prezidanto Jiang Zemin iam diris, ke ghi estas china Pretorio.

Bela legendo

     En la china lingvo la vorto Xiantao signifas fean persikon. Pri la loko cirkulas bela legendo.

    Antau tre longa tempo, por festi datrevenon de la naskigho de la Chiel-imperiestra Edzino, shiaj sep filinoj chiujare flugis al fea lando en la Orienta Maro kaj tie plukis persikojn, maturighintajn post dekmil-jara kreskado. Pro petoleco la feinoj revenis al la chiela palaco per malsamaj vojoj. Foje ili trovis nekonatan insulon en vasta lago kun multe da domoj ombrataj de verdaj arboj, stratoj interkrucighantaj kaj homoj laborantaj en paco kaj harmonio. La feinoj prenis la lokon kiel homan paradizon. Pro scivolemo ili decidis malsupreniri por koni la lokon. Ili transformighis en vendistinojn de persikoj. En bazaro ili informighis, ke junuloj achetis persikojn por gepatroj kaj maljunuloj por infanoj. La paca vivo kaj honesta karaktero de la lokanoj profunde infektis la feinojn, kiuj do decidis fari ion bonan por la loko. Ili jhetis tie persikajn semojn. De tiam printempe tie prosperas persikaj floroj kaj maje oni rikoltas bongustajn fruktojn. Jen la loko ricevis sian nomon.

Ghenerale pri la urbo

     La urbo Xiantao havas longan historion. Jam antau 5 mil jaroj oni tie ekkulturis teron. En la historio tie estis oficejo de prefektoj por longa tempo. Nun la urbo kovras 2538 kvadratajn kilometrojn kaj havas 1.4741 milionojn da loghantoj. En 1991 ghi farighis unu el la cent gravaj urboj de Chinio. De 1992 ghia sinteza ekonomia forto chiam estas la unua en Hubei-provinco. Tie estas la plej granda bazo de bonaj shtofoj en Chinio.

    La urbo situas tuj che Yangzi-rivero. La lokanoj dedichis grandan atenton al la media protektado kaj traktado de malpura akvo. Nun la verdigita areo jam superis trionon de la totala areo de la urbo.

    Urbanizo estas nepra tendenco de la loko kaj nun 40% de la loko jam urbanizighis.

Supereco por investado

     Post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo oni investas ne nur en orienta Chinio, sed ankau en meza Chinio. Profitante de tiu shanco, la loghantoj de Xiantao senchese disvolvis sian superecon por altiri al si en- kaj eksterlandajn investantojn. Nun enkonduki eksterlandajn kapitalojn kaj disvolvi privatajn entreprenojn jam farighis chefa afero zorgata de la lokanoj.

    La supereco de Xiantao por investado montrighas chefe en la jeno:

    I.Geografia situo. Xiantao estas proksima al Wuhan, chefurbo de la provinco, kaj gravaj urboj Jingzhou, Yichang kaj la mondfamaj Tri Gorghoj de Yangzi-rivero. Norde de ghi fluas Hanshui-rivero kaj sude - Yangzi-rivero. Ghi estas trafika nodo en Jianghan-ebenajho kaj grava loko por cirkulado de informoj kaj varoj.

    II. Ekonomia sistemo. Privata ekonomio jam farighis chefa parto de la loka nacia ekonomio. En la tuta urbo nun estas nur unu shtat-nivela entrepreno kaj post nelonge ghi farighos enmerkat-akcia kompanio, kies plej granda akciulo estos la shtato. Chiuj aliaj shtataj entreprenoj jam farighis privataj. Tie bone funkcias la nova sistemo de sendependa entreprenado, laulegha impostado, bona servado kaj legha administrado.

    III. Industrioj. Tie oni sin okupas pri akvaj produktajhoj, lana tekstilado kaj delikata kemia industrio. La komerco estas prospera.

    IV. Kulturo: Xiantao estas lulilo de kulturaj erudiciuloj kaj emimentaj gimnastoj. Oni diris, ke se oni nomas chinajn gimnastojn brilaj perloj en la monda gimnastika rondo, do Xiantao estas la plej brila inter ili. Li Xiaoshuang estis championo de viraj grundgimnastiko kaj kunmetita gimnastiko kaj subchampiono de vira grundgimnastiko respektive en la Barcelonaj kaj Atlantaj Olimpikoj. Li ja devenis de Xiantao. La china vira gimnastika teamo gajnis la championecon en la Sidnejaj Olimpikoj. Ankau ghiaj membroj Yang Wei kaj Zheng Lihui naskighis en Xiantao. Krom tio Yang gajnis arghentan medalon de la vira kunmetita gimnastiko. La trejna bazo de chinaj gimnastoj trovighas ghuste en tiu urbo. Krom tio la tieaj tambura danco kaj ombroteatrajho estas famaj tra Chinio.

    V. Medio. Xiantao havas ne nur kompletan medion de servado, sed ankau favorajn politikojn de pordmalfermo kaj regulan kaj justan leghan medion, kiuj povas garantii la eksterlandajn investantojn en paca, trankvila kaj kvieta vivo kaj produktado.

    Per siaj favoraj politikoj, fervora servado kaj eminenta medio kaj kun etenditaj brakoj Xiantao atendas chinajn kaj alilandajn entreprenistojn por kunlaboro.