Post
membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo alilandaj bankoj
rapide pliigas siajn operaciojn en Chinio. Iuj translokis sian chefoficejon
de Hongkong al Shanhajo kaj aliaj sendis eminentajn oficistojn al
Chinio. Ili pretas entrepreni laboron ankau en persona banko, elektronika
banko kaj aliaj kampoj.
La
1-an de februaro 2002, la china "Administra Regularo pri Fremdaj
Financaj Establoj" kaj ghiaj detaloj ekvalidis kaj post tio
la Hongkong-Shanhaja Banko, Banko de Orienta Azio de Hongkong kaj
Citibanko N.A. de Usono unu post alia donis al la brancho de la
China Popola Banko en Shanhajo peticion pri traktado de eksterlandaj
valutoj kaj la china mono Renminbi, kaj ankau aliaj bankoj sin preparas
por larghigi sian laborkampon. La Hongkong-Shanhaja Banko planas
entrepreni sian chiutagan laboron pri eksterlandaj valutoj pere
de siaj filioj en Shanhajo, Shenzhen, Kantono kaj Pekino. Ankau
belga kaj itala bankoj preparas peticion por entrepreni sian laboron
koncerne la chinan monon Renminbi.
La Hongkong-Shanhaja
Banko chiam montras grandan fervoron por pliigi siajn funkciojn
sur la cheftero de Chinio. Respondeculo de ghia chefstabejo sur
la cheftero de Chinio diris, ke ghi prezentos peticiojn unu post
alia, char ghi havas 9 branchojn sur la cheftero de Chinio.
Samtempe
kun tio iuj alilandaj financaj establoj deziras promocii sin en
branchojn de banko, ekz. usona kaj japana bankoj jam peticiis pri
fondo de sia brancho en Shanhajo. Iuj el ili diris, ke realiginte
tion, ili akiros shancon por disvolvi sin ne nur sur la kampo de
la tradicia komerca banko, sed ankau en entreprenado de kapitalo,
kreditado kaj aliaj.
Por
plenumi operaciojn pri Renminbi
La
3-an de marto, la China Popola Banko aprobis la peticion de australia,
germana, japana, korea kaj aliaj tri bankoj pri traktado de Renminbi
en Shanhajo kaj Shenzhen.
Estro
de iu japana banko, kiu jam donis peticion al Chinio por plenumi
operacion pri Renminbi, diris, ke li deziras kiel eble plej rapide
ricevi aprobon de la China Popola Banko kaj entreprenado de lia
banko certe malpliigos la maltrankvilon de multaj japanaj entreprenistoj
en investado al Chinio kaj altiros pli da japanaj entreprenistoj
fari tion kaj doni novan forton al la ekonomia disvolvigho de Chinio.
En 1997
la China Popola Banko sankciis entreprenadon de 9 alilandaj bankoj
pri Renminbi kaj hodiau jam estas 32 tiaj bankoj, el kiuj 24 estas
en Shanhajo kaj 8 en Shenzhen.
Por
akciuligho
Antau nelonge, sankciite de la China Popola Banko la Hongkong-Shanhaja
Banko de Britio, Komerca Banko de Hongkong kaj Internacia Financa
Korporacio akciulighis al la Shanhaja Banko. Pro tio la alilandaj
bankoj havas 18% de la akcioj de la Shanhaja Banko, kaj ghi farighis
komerca banko sur la cheftero de Chinio, kiu la unua enkondukis
alilandajn kapitalojn kaj havas alilandajn akciulojn post membrigho
de Chinio al la Monda Komerca Organizo.
Fakuloj
opinias, ke la akciuligo kaj enkonduko de kapitalo estas provo de
la chinaj kaj alilandaj bankoj por komuna utilo. Tia utilo estas
reciproka. La alilandaj bankoj bezonas la surretan fonton de Chinio,
la avantaghon de ghia Renminbi kaj ghian vastan klientaron, dum
la chinaj bankoj bezonas internaciajn surretajn fontojn, alilandajn
valutojn kaj avangardan sperton en administrado.
Granda
espero al la china merkato
La
21-an de marto, Citibanko N.A., la plej granda banko de la mondo,
festis sian centjaran jubileon en Chinio kaj en la sama tago la
bele ornamita Puxi-brancho de Citibanko N.A. malfermis sian pordon
al la klientoj . De tiam chinaj civitanoj povas havi sian konton
en tiu banko.
Por
multaj maljunaj shanhajanoj Citibanko N.A. ne estas fremda. En 1902
ghi ekhavis sian branchon en Shanhajo, sed en 1949, kiam naskighis
la nova Chinio, ghi kune kun chiuj aliaj alilandaj bankoj retirighis
el Chinio. Post kiam Chinio ekpraktikis la politikon de reformado
kaj pordmalfermo, Citibanko N.A. revenis al Shanhajo en 1984 kaj
en 1995 ghi translokis sian chinan chefstabejon de Hongkong al Shanhajo.
En 2000 ghi farighis la plej granda fremdlanda banko en Chinio.
Ghia sumo de Renminbi deponita kaj pruntedonita konsistigas 15%
de la totala sumo de la alilandaj bankoj en Chinio.
Nun
Citibanko N.A. havas siajn branchojn en Shanhajo, Pekino, Kantono
kaj Shenzhen.
Citibanko
N.A. metis grandan esperon sur Chinion. En nur 5 jaroj de la 30-aj
jaroj de la pasinta jarcento ghi gajnis pli ol 7 milionojn da usonaj
dolaroj en Chinio, t.e. 40% de la totala sumo gajnita de chiuj ghiaj
branchoj en la tuta mondo. Pro tio ghi metis grandan esperon sur
Chinion. Altranguloj de la banko diris, ke kompare kun aliaj novaj
merkatoj la china estas esperplena kaj tial ghi volontas investi
al Chinio. En la venontaj 10-20 jaroj Chinio enkondukos centojn
da miliardoj da usonaj dolaroj.
|