Unu el la chefaj kauzoj, malhelpantaj la
scienc-teknologiajn fruktojn de Chinio en ghia industriigo, estas
manko de kapitalo.
Komence
de 2002, en la 3-a Ekspozicio de Novteknologiaj Fruktoj de Zhongguancun,
Pekino, oni konigis 200 novajn porindustriigajn projektojn, kiuj
ampleksis teknologiojn pri mikroelektroniko, nano-materialoj, biofarmacio,
geno-reorganizo kaj aliaj, kiuj reprezentis la nunan nivelon de
la teknologia ghardeno de Zhongguancun. La totala bezonata kapitalo
de la projektoj estas 1.4 miliardoj da juanoj. Sen la dezirata sumo
tiuj eminentaj fruktoj ne povas ludi rolon en la nacia ekonomio.
En la
Kantona Teknologi-disvolva Distrikto iam estis 60 entreprenoj fonditaj
de personoj, lernintaj eksterlande. Al ili mankis kapitalo iagrade.
Kvankam Kantono publikigis decidon en 1999, ke chiujare la registaro
elspezos certan sumon da mono por la personoj studintaj eksterlande,
en transformo de iliaj novteknologiaj fruktoj en produkton, tamen
pro risko de investado kaj aliaj kauzoj, mankas institucioj de prijughado,
tiu sumo ne ludis sian rolon.
Novaj
metodoj de kolektado de kapitalo
Grandnombraj
mezgrandaj kaj malgrandaj novteknologiaj entreprenoj rapide kreskis
en Usono. Oni atribuis tion al novaj metodoj de kolektado de kapitalo
en la merkato. De la fino de la 70-aj jaroj ghis la komenco de la
90-aj jaroj de la 20-a jarcento chiujare la riskaj kompanioj de
Usono kolektis 3-5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj post la mezo
de la 90-aj jaroj draste dilatighis la riska kapitalo, kiu chiujare
estis 25 miliardoj da usonaj dolaroj. Multe mallongighis la tempo
de transiro de la riska kapitalo en industrion. Antaue tio bezonis
5 jarojn kaj poste nur unu jaron, kaj antaue novaj kompanioj enmerkatighis
6 jarojn post sia naskigho, sed poste nur 2-4 jarojn.
En 1997
la China Scienc-teknologia Ministerio prove emisiis entreprenajn
obligaciojn por malfermi novajn kanalojn kolekti monon. Sankciite
de la Shtata Planiza Komisiono kaj China Popola Banko, ghi emisiis
300 milionojn da juanoj da 3-jaraj obligacioj por disvolvaj novteknologiaj
regionoj en Pekino, Shanhajo kaj Shenzhen. La emisio celas chefe
investi projektojn de fundamentaj ekipajhoj de la regionoj kaj certagrade
satigi bezonon de la konstruo pri kapitalo.
La shanhaja
Investa limigita Kompanio Chuangye estas fondita kaj posedata de
la shanhaja registaro. Ghi estas destinita por utiligi la fruktojn
de la teknika renovigo de Chinio en la merkata cirkulo. Oni taksis,
ke de tio ghi chiujare akiras 30%-50% da profito. Oktobre de 2000
la shanhaja kompanio kune kun singapura kompanio fondis fonduson
kun kapitalo de 50 milionoj da usonaj dolaroj. Tio markis, ke la
shanhaja kompanio efektivigis gravan transformighon de tiu rekte
regata de la registaro en tiun praktikantan merkatan sistemon. Dank'
al sia aliancigho kun la singapura kolego Chuangye povas utiligi
ties mondsferan kontaktan rilaton. Krom kunlabori kun alilandaj
fondusaj establoj, ghi ankau fondis lokan asocion de riska kapitalo
por larghigi la kanalojn de investo de la riska kapitalo kaj ties
utiligadon. La Shanhaja Disvolva Distrikto Zhangjiang kunlaboras
kun 40 kompanioj de riska investo kaj konsultighaj establoj de 2001
kaj kune kun aliformaj eksterlandaj riskaj fondusoj formis certagradan
sistemon de riska investo kaj kolekto de kapitalo.
Malfaciloj
en riska investo kaj ghia disvolvigho
Riska
investo estas komerca aktivado kaj ghi estas farata chefe de la
popolo, sed ne de registaro.
De la
80-aj jaroj de la pasinta jarcento Chinio havas entute 200 kompaniojn
de riska investo kun totala valoro de 30 miliardoj da juanoj.
Nun
la chinaj entreprenoj de riska investo tendencas bone. Lau enketo
de instituto pri riska investo multe mallevighis la proporcio de
la riska investo de registaro, dum la neregistara investo konsistigas
grandan proporcion. Ni prenu Guangdong kiel ekzemplon, nun tie la
registara kapitalo konsistigas 45% de la totala kapitalo de la riska
investo, dum la popola superis 52%.
En la
estonteco la novteknologiaj distriktoj devas turni sian chefan atenton
sur helpo al elitaj novteknologiaj entreprenoj en iliaj origina
renovigo kaj internacia konkurenco pri novaj teknologioj, kreo de
bona medio kaj energia disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj teknologiaj
entreprenoj por kiel eble plej rapide enkonduki internaciajn novteknologiajn
teknikojn kaj helpi chinajn novteknologiajn entreprenojn en internacia
konkurenco.
|