Aviada
transportado estas industrio de alta risko, alta memkosto sed malalta
profito, kaj kutime chiuj landoj domaghas malfermi la aviadan merkaton.
Sed en la 1-a de augusto de 2002 la china civila aviado ekpraktikis
novan "Difinon pri ekstera investo al la civila aviado"
kaj larghe malfermis sin al la fremda investo rilate investotan
sferon, investan manieron, pocentojn de investo kaj administrajn
rajtojn. Tio esprimas la decidon de la china civila aviado, ke ghi
pli bone utiligos la latentan forton de la aviada merkato kaj pluapashe
altiros eksteran kapitalon.
La nuna
stato de la china civila aviado
Lau
statistiko en marto de 2002, la chinaj civilaj aviadaj kompanioj
posedas 587 aviadilojn flugantajn sur 1100 linioj inkluzive de 130
internaciaj kaj la totala longo de la linioj estas 1.5536 milionoj
da kilometroj.
Reformado
de la china civila aviado komencighis en 1987 kaj aperis en tiu
tempo 6 grandaj aviadaj kompanioj inkluzive de la Orienta Aviada
Kompanio, la Internacia Aviada Kompanio kaj la Suda Aviada Kompanio.
Tiam oni multe bezonis aviadan transportadon kaj la kompanioj ne
povis plenumi la bezonon. La centra registaro decidis permesi plurismon
de investantoj de civila aviado, ke lokaj shtataj kapitaloj povas
esti investo por fondo de nova aviada kompanio.
Dank'
al tiu politiko, en la unuaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento
aperis 16 lokaj civilaj aviadaj kompanioj, kaj fine oni nombris
34 civilajn aviadajn kompaniojn. Pro tio okazis inter la kompanioj
konkurenco je prezo de bileto. Kaosa konkurenco multe damaghis la
aviadan industrion kaj akre mallevighis la profito. En 1998 konflikto
pro konkurenco atingis kulminon kaj aperis kompleta malkresko de
profito de la tuta civila aviado, kaj la deficito atingis 2.44 miliardojn
da juanoj. Por shanghi la situacion kaj akceli merkatighon de la
civila aviado, oni faris grandan strategian regrupigon al la china
civila aviado. La Ghenerala Administracio de la China Civila Aviado
faris la Chinan Internacian Aviadan Kompanion, la Chinan Orientan
Aviadan Kompanion kaj la Chinan Sudan Aviadan Kompanion tri grandaj
grupoj de aviada transportado. La nova disvolvigho de la china civila
aviado suriros sur ekspresan vojon pere de rekta ekstera investo
kaj kunlaboro kun ekstera kapitalo kaj kolektado de konstrua kapitalo.
Dank' al tio la china civila aviado havos la kapablon partopreni
en konkurenco de la internacia civila aviado.
En 1980
la Pekina Kompanio de Aviada Manghajho jam estis investita de Hongkong-a
kapitalo kaj farighis la unua entrepreno kune investita de china
kaj ekstera kapitalo en la china aviada industrio. Post tio ekstera
kapitalo senchese investis la chinan aviadon. Ekde 1997 la China
Orienta Aviada Kompanio, la China Suda Aviada Kompanio kaj la China
Hainan-a Aviada Kompanio sinsekve emisiis akcion transmare, kaj
fremdlanda kapitalo penetris en la chinan civilan aviadon per nova
maniero. Materialoj montras, ke de 1980 ghis 2001 la china civila
aviado uzis eksteran investon de 30.3 miliardoj da usonaj dolaroj.
Analize
lau la konsisto de la ekstera investo, la flotoj de la china civila
aviado plejparte estis prunteprenitaj. Tio akcelis la dauran rapidan
disvolvighon de la civila aviado, sed ghi portis grandan shuldon
al la chinaj aviadaj kompanioj. Krome mankas al la china civila
aviado moderna administrado kaj talentaj administrantoj.
En tia
situacio la Ghenerala Administracio de China Civila Aviado esperis
pli larghan kanalon por enkonduki avangardan administran metodon
kaj tiuflankajn talentulojn kune kun enkonduko de fremda kapitalo.
Nova difino
por ekstera investo al la civila aviado
Kompare
kun la antaua politiko pri ekstera investo al la civila aviado,
la nova difino enkorpigis deziron de plua disvolvo de pordmalfermo.
Unue, oni larghigis la sferon investeblan, ke antaue nur 1 au 2
entreprenoj de komuna aviada transportado povis akcepti eksteran
investon, sed nun chiuj rajtas tion fari; antaue nur agrikultura
kaj forstuma aviadoj estis investeblaj por ekstera kapitalo, sed
nun chiuj kampoj de aviado escepte de tiuj koncernantaj shtatan
sekreton estas investeblaj por ekstera kapitalo.
Due,
multighis manieroj de ekstera investado. Antaue la civila aviado
devis esti kune investata de ekstera kaj china kapitalo, sed nun
ekstera kapitalo povas investi per acheto de akcio au per aliaj
investaj manieroj konsentitaj.
Trie,
antaue la pocentoj de ekstera kapitalo ne povis superi 49%, kaj
nun, kiam ekstera kapitalo investas flughavenon, la china flanko
devas relative superregi la akcion. Antaue pocentoj de ekstera investo
al la komuna aviada transportado ne povis superi 35% kaj la vochdonrajtaj
pocentoj ne povis superi 25%, kaj nun la china flanko devas superregi
la akcion, sed chiu sola ekstera kapitalo (inkluzive rilatajn entreprenojn)
ne povas superi 25%. Antaue nur agrikultura kaj forstuma aviadoj
estis investeblaj por ekstera kapitalo, kaj la pocentoj estis deciditaj
de ambau flankoj post interkonsiligho, kaj nun la pocentoj varias
lau programoj, la china flanko superregas nur oficvojaghan flugon,
aeran turismon kaj industrian servon, kaj la pocentoj de investo
en agrikultura, forstuma kaj fishbreda aferoj estas deciditaj post
interkonsiligho. Antaue oni ne klare difinis la pocentojn de ekstera
kapitalo al aviada transportado, kaj nun tio varias lau malsamaj
enhavoj, ke la china flanko superregas oleprovizon kaj aviadilan
riparadon, kaj la pocentoj en stokado, surtera servo, aviada manghajho,
autoparkejo k.a. estas deciditaj lau interkonsento.
Kvare,
la rajto de ekstera investanto grandighis. Antaue direktoro kaj
ghenerala administranto de civila flughaveno kaj aviada transporta
entrepreno devis esti chinoj, kaj nun la limigo estis nuligita lau
la "Legho pri kompanio".
|