Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Nestle en Chinio

de CHEN TIAN

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Nestle-kafo eniris en la chinan merkaton, kaj en la postaj jaroj ghi popularighis kaj radikighis en Chinio, kaj pli kaj pli multaj chinoj shatas tian trinkajhon kiel teon. Nun Nestle-kafo jam farighis unu el la 10 tre famaj internaciaj markoj. En Chinio Nestle havas 14 filiajn entreprenojn, 19 akci-posedantajn kompaniojn kaj 1 esploran centron. Kaj ghiaj produktajhoj estas laktajho, infana manghajho, kafo, tujtrinkajho, sukerajho k.s. Nestle taksas sian komercan sukceson en Chinio per la vortoj: "En Chinio Nestle kreskas kun daura profito."

"Bongusta!"

    Oni povas diri, ke reklamoj de Nestle-kafo bazas ghian sukceson en Chinio. En la 80-aj jaroj por disvastigi sian produkton en Chinio Nestle uzis la vorton "Bongusta!" por sia reklamo. Hodiau la vorto "Bongusta!" ankorau rememorigas multajn homojn pri Nestle-kafo. Post la jaro 1990, la vivo de chinaj junuloj iom shanghighis, la ritmo de la vivo rapidighis, kaj la premo de la vivo grandighis, kion Nestle tuj ekkonis. Ghi faris novan serion da reklamoj kun vortoj "Bona komenco". La reklamoj temas, ke maljunuloj prizorgas kaj subtenas junulojn, kiuj estas nove elbakitaj de lernejo. La reklamoj sentigas al konsumantoj, ke Nestle-kafo helpas ilin faciligi la vivon kaj fortigi ilian memfidon. Nun por chinaj konsumantoj Nestle-kafo estas sinonimo de tujkafo. La reklamoj de Nestle profunde eniris en la koron de chinoj.

Komenci de nulo

    Nestle-kafo komencis de nulo sian produktadon en Chinio, kiu havas longan historion de teokulturo. En la 80-aj jaroj la produktokvanto kaj bezono de kafo estas malgrandaj en Chinio. La grupo Nestle vizaghis la problemon de livero de kafgrajnoj. Por malfermi la grandan merkaton kaj fondi bazon de kulturo de kafgrajnoj en Chinio, Nestle venigis agronomojn en Chinion por lernigi lokajn kamparanojn pri kulturado de kafgrajnoj. Por garantii la kvaliton de kafgrajnoj kaj levi la labor-entuziasmon de kamparanoj Nestle konsentis pagi interezon de kredito por kulturi kafgrajnojn kaj faris promeson acheti chiujare difinitan kvanton da kafgrajnoj. La sama problemo renkontighis en produktado de laktajho. En la jaro 1990 la Shuangcheng-a Laktajha Fabriko de Heilongjiang estis fondita en kunlaboro de Nestle kaj Chinio, sed la liverita lakto de la loko kvalite kaj kvante ne povis kontentigi la fabrikon en la produktado. Por solvi la problemon Nestle organizis grupon de fakuloj kaj ellaboris serion da sistemoj por kolekti kaj acheti lakton. Samtempe Nestle lernigis al kamparanoj teknikojn pri bovinflegado kaj melkado, tio estis utila por levi la kvanton kaj kvaliton de lakto. Dum Nestle fondis por si laktoliveran bazon, ghi samtempe profitigis la lokajn kamparanojn.

Internacia marko faras chinan guston

    Kvankam la vendokvanto de minerala akvo de Nestle okupas la unuan lokon en la mondo, tamen ghia produktado en Chinio komencighis antau nelonge. Fakte en la jaro 1994 Nestle jam decidis uzi akvon de Panshan de Jixian, Tianjin. Sed en la jaro 1997 la fabriko de minerala akvo fondighis en Tianjin, Nestle uzis 3 jarojn por esplori fonton de akvo! Por Nestle pura kaj altkvalita akvo estas garantio por venko en konkurenco. Nestle preferas uzi pli da tempo por fondi fortikan bazon ol haste eniri en la merkaton, eble tio estas prudenta faro de Nestle.

    Nestle fondis fabrikojn de minerala akvo ne nur en Tianjin, norda Chinio, sed ankau en Shanhajo, orienta Chinio. Ghi produktis akvon lau diversaj shatoj de chinoj de norda kaj suda Chinio: la fabriko de Tianjin produktas naturan mineralan akvon kaj tiu en Shanhajo - puran akvon, distilitan akvon kaj mineraligitan akvon, "char konsumantoj de suda kaj orienta Chinio shatas softan kaj dolchetan akvon kaj nordaj chinoj - puran akvon". Tia arangho de Nestle povas kontentigi la guston de diversaj konsumantoj kaj ankau utilas por regi la produktokoston.

    Kiel la plej granda manghajha grupo de la mondo, Nestle uzas ankau sian faman markon en la china merkato, char ghia famo en la mondo helpas ghiajn produktajhojn eniri en la chinan merkaton. Dum projektado de siaj produktajhoj Nestle sufiche konsideras la guston de chinoj. Ghi konas, ke chinoj kutime trinkas teon kaj prenas herbodrogon, ghi do inventis novan trinkajhon kun teo kaj herbodrogo. Ghi faras ankau glaciajhon kun malalta dolcheco, kiu estas shatata de chinaj konsumantoj. Por malfermi merkaton al infanoj ghi speciale projektis duonpindan botelakvon. Ghia laboranto diris: "Ni energie malfermas la merkaton al infanoj kun du celoj, unu estas disvastigi la ideon, ke akvo estas plisaniga, la alia estas altiri al si konsumantojn. Chinojn impresas nur kafo kaj lakta pulvoro de Nestle, fakte ankau ghia akvo estas bona. La duonpinda botelakvo interesas infanojn kaj samtempe atentigas iliajn gepatrojn pri acheto." Nestle disvolvas la chinan merkaton per siaj pli richaj produktajhoj.