Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Militarto de Sunzi kaj komercado

de GUO XIANG

    Iu usona verkisto komencis sian verkon Kurso pri komerca arto, strategia analizo, projektado kaj praktiko per jenaj frazoj: "La instruistoj de la Milita Akademio de Usono, magnatoj de usona industrio, strategiistoj de japana komercista rondo kaj eminentaj korbopilkaj trejnistoj de Usono, chiuj havas komunan intereson legi la verkon Militarto de Sunzi." Ili shatas la verkon pro tio, ke chu en komerco, chu en sportoj kaj milito, strategio estas shlosilo por sukceso.

    La autoro vivis kaj laboris 12 jarojn en Chinio. Lia verko estas destinita por la magistrighantaj chinaj studentoj. La autoro prezentis per aparta maniero siajn komprenon kaj impreson pri la verko Militarto de Sunzi, utiligita en la komerca praktiko. Li diris, ke administrado de entreprenoj estas la sama kiel la decido de milita strategio kaj ghia praktiko. "Se oni konas sin mem kaj la rivalon, li do en chiu batalo venkas". La fama diro de Sunzi estas detale pritraktita en la kvar partoj de la verko.

    En la unua parto "koni sin mem", la autoro analizas la strategion, gvidon, strukturon kaj richajhojn de la entreprenoj mem. En la dua parto "koni la rivalon" li priskribas, kiel oni devas analizi la rivalon sub la kondichoj makroskopaj kaj tiuj de la entreprenoj mem. En la tria parto "chiu batalo" li pritraktas la strategiajn problemojn pri la konkurencado, merkato kaj produktokosto. En la kvara parto "venka" la autoro diras, kiel oni povas ghuste antauvidi la rezulton, faras reagon kaj rearanghon por la komercaj aferoj kaj precipe en krizo. La komercejo ja estas militkampo. La autoro volas konigi, ke chu antikve, chu hodiau, chu en Chinio, chu en aliaj landoj, neniu prudenta generalo faras batalon sen strategia preparo. La entreprenado sen komerca strategio estas nenio alia ol kazardludo.