Septembre
de 2001 en la 5-a Kunveno pri Investo kaj Komerco de Chinio
en Xiamen la china registaro montris sian sintenon kuraghigi
chinajn entreprenojn investi eksterlande.
Oficisto
de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Chinio
emfazis, ke en la nova situacio, ke Chinio baldau alighos
al la Monda Komerca Organizo, estas necese por ghi praktiki
la pordmalferman strategion investi eksterlande kaj aktive
partopreni la internaciajn konkurencon kaj kunlaboron por
pluapashe pliigi la latentan forton de sia ekonomia disvolvo.
La
investado en aliaj landoj en la pasintaj jaroj fare de chinaj
entreprenistoj plirichigis la enhavon de la ekonomia kaj komerca
kunlaboroj inter Chinio kaj aliaj landoj, grandigis la kunlaboran
kampon kaj akcelis kontakton inter la du flankoj. La investo
en aliaj landoj ne nur portis novan spacon por disvolvigho
de chinaj entreprenoj, sed ankau liveris shancon de laborigo,
pagis imposton kaj pliigis la lokan eksporton.
Lau
statistiko de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco
de Chinio, ghis la fino de 2000 Chinio fondis entute 6298
entreprenojn en 160 landoj kaj regionoj kun totala konsentita
investo de 11.36 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 7.57
miliardoj estos investitaj de chinoj. La investado ampleksos
ne nur negocon, sed ankau ekspluaton de richfontoj, prilaboron,
trafikon, higienajn establojn, turismajn servojn, restoraciojn
kaj konsultajn aferojn.
La
china registaro subtenos chinajn entreprenojn, kiuj faras
diversan kunlaboron en ekonomio kaj komerco surbaze de la
principoj de egaleco kaj reciprokaj favoro kaj utilo, kuraghigas
chinajn entreprenojn fondi fabrikojn eksterlande per siaj
fonduso, tekniko kaj ekipajhoj, kaj kuraghigas ilin entrepreni
konstruadon, utiligante siajn maturajn teknikon kaj administran
sperton.
Post
la inauguro de la kunveno en la 8-a de septembro oni okazigis
plurajn simpoziojn pri investado, ekz. tiuj pri reciproka
investo de Chinio kaj Suda Afriko, Chilio, arabaj landoj,
Nigherio kaj Britio respektive.
|