En
la Simpozio de la Tria Internacia Financa Centro, fermita antau nelonge,
"Shanhajo estos unu el la plej promesplenaj financaj centroj
inter la membroj de APEK" farighis temo multe diskutata de la
mondfamaj financaj fakuloj.
Kiujn
kondichojn posedas Shanhajo por esti unu el tiaj centroj? Fakuloj
diris, ke jam en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento Shanhajo
estis internacia financa centro de la Orienta Azio kaj la favora
geografia situo de la malfermita urbo kaj ghia chioampleksa kulturo
estas avantaghoj por ghi farighi financa centro de APEK. En la pasintaj
10 jaroj la urbo praktikis serion da reformaj politikoj pri ekonomio,
komerco kaj financo por restauri sian internacian financan centron.
Dank' al tio la urbo jam havas rudimenton de la financa centro inter
la membroj de APEK. Nun la financaj establoj kaj financa sistemo
estas evoluintaj plej bone en Chinio. En Shanhajo estas la plej
granda komerca loko de Chinio. Ghi estas urbo kun multe da financaj
establoj, kie la financa komercado estas granda kaj regula. Krom
tio, ghi havas ankau superecon de fakuloj kaj tekniko pri financaj
aferoj. Tie la intershanghejoj de alilandaj valutoj, bankoj de diskonto
kaj borsoj kaj asekuraj kompanioj, merkatoj pri dom-hipoteko kaj
vendo en la estonteco jam antau longe farighis bonaj lau la internaciaj
normoj. Iuj ekonomiaj normoj de Shanhajo baldau atingos tiujn de
aliaj internaciaj financaj centroj.
|