Kvankam
de januaro chi-jare, kiam Bush pezidantighis, la interrilatoj inter
Chinio kaj Usono multe malbonighis, tamen la 1-an de junio li proponis,
ke la usona parlamanto konsentu daurigi la normalan komercan rilaton
kun Chinio, pro kio Chinio povas daure ghui la privilegion je malalta
dogano.
La
franca Novajh-agentejo informis, ke en sia deklaro Bush diris: "Justa
komerco estas grava ne nur por plialtigi la viv-nivelon de usonanoj,
sed ankau por teni firmajn kaj utilajn rilatojn kun Chinio."
Li
diris, ke la normala komerca rilato estas grava por disvastigi la
"valoron de Usono" kaj por garantii, ke Chinio "observu
leghajn principojn en traktado kun sia popolo kaj en la internacia
socio".
De
la 20-a de januaro, kiam la registaro de Bush surscenighis, la interrilatoj
inter Usono kaj Chinio malbonighas tagon post tago kaj ech renkontis
krizon.
Bush
diris, ke almenau la komercado estas aspekto sen malakordo inter
la du flankoj.
Li diris en la deklaro: "Ni devas ne nur malkashe montri niajn
opiniojn, sed ankau daurigi konversacion kaj kunlaboron tie, kie
ni havas komunajn interesojn."
En
la pasinta jaro Usono kaj Chinio faris komercan interkonsenton kun
historia signifo kaj la usona parlamento aprobis la leghon pri eterna
normala komerca rilato kun Chinio, sekve de tio arkaighis la antaua
metodo, ke chiujare la usona parlamento diskutas pri la komerca
rilato kun Chinio. Tamen Chinio ghuu eternan normalan komercan rilaton
kun Usono sub la premiso de sia aligho al la Monda Komerca Organizo
(MKO), sed nun Chinio ankorau ne alighis al ghi.
Pro
tio la usona parlamento devas fari refojan baloton en 2001 por decidi,
chu ghi konsentos, ke Chinio daure ghuu tiun privilegion. Dank'
al efika persvado de la komercista rondo, la usona parlamento sendube
aprobos tiun proponon.
Revenu
|