Junie
de 2001 la registaro de Yunnan-provinco anoncis, ke ghi permesas
al eksterlandanoj investi telekomunikan, bankan kaj asekuran entreprenojn.
La
registaro anoncis ankau, ke la eksterakomerca, turisma, podetal-komerca,
peranta, konsultigha kaj transporta kampoj estos malfermitaj al
eksterlando.
Por
kiel eble plej larghe malpliigi la limigon al eksterlandaj investantoj
la provinco praktikos pli liberan politikon rilate imposton kaj
ter-luadon.
Gazetara
servo informis, ke chiuj eksterlandaj entreprenoj, stimulataj de
la shtato en la provinco, estos impostitaj je nur 15% de la ordinaraj
en certa periodo. En nacimalplimultaj autonomaj regionoj, post sankcio
de la provinca registaro, oni malpliigos au nuligos la imposton
en du jaroj kaj duonigos ghin en 3 jaroj rilate trafikon, elektron,
akvo-mastrumadon, poshton, radion kaj televizion. Oni nuligos imposton
por 10 jaroj al la agrikulturaj kaj brutobredaj produktoj cele protekti
ekologian medion, replanti ekologiajn arbarojn kaj herbarojn, kie
antaue oni faris terkulturon. La shtato liveros fri imposto agrojn
por konstruo de shoseoj, shtataj kaj provincaj vojoj, samkiel fervojoj
kaj aerodromoj. En la provinco oni povas importi fri dogano kaj
valoraldono al entreprenoj, stimulataj de la shtato, kaj entreprenoj
de eksterlandanoj, escepte tiujn, kiujn oni ne rajtas ne imposti
lau la shtata difino.
Revenu
|