Unua-pagho >> Ekonomio >> Komerco kaj investo

 

 

 

 


Chinio praktikos novan regulon
de importo kaj eksporto

    La china registaro decidis praktiki novan regulon pri importo kaj eksporto. Lau la regulo oni nuligos la malnovan sistemon pri ekzameno kaj aprobo de la importa kaj eksporta rajtoj de la entreprenoj.

    Lau la nova regulo chiu entrepreno, kiu volas rajton de importo kaj eksporto, devas havi almenau 5 milionojn da juanoj da registrita kapitalo (en la meza kaj okcidenta Chinio -- 3 milionojn da juanoj) kaj aliajn kondichojn. Rajtas peticii koncernajn registarajn departementojn pri importo kaj eksporto la produktaj entreprenoj, inkl. de la privataj kaj kolektivaj, kiuj devas havi la registritan kapitalon de pli ol 3 milionoj da juanoj (tiuj en la meza kaj okcidenta Chinio kaj nacimalplimultaj regionoj -- 2 milionoj da juanoj, kaj la scienc-teknikaj institutoj, entreprenoj de nova altteknologio kaj elektromashinaj entreprenoj -- pli ol unu miliono da juanoj).

Revenu