Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Vojagho en Tibeto (I)

de LI QIANG

    Tibeto, loko plena de misteroj, allogas per grandioza natura kreajho el imponaj neghaj montoj, senlimaj pashtejoj, charmaj lagoj kaj gustoplena kulturo de la nacio. Chu chinaj, chu fremdlandaj turistoj, chiuj gravuris la lokon en sian memoron.

Palaco sur plej alta loko de la mondo

    En Tibeto trovighas 60 belvidejoj kun Lhasa kiel centro. La periodo de majo ghis oktobro estas la plej bona sezono por turismo en Tibeto. Aeroplano estas la plej tauga trafikilo por veni al Tibeto. Oni povas preni Pekinon, Chengdu kaj Xi'an startpunktoj de sia flugo. La loko estas atingebla ankau per auto, sed tio estas temporaba, kaj krome ofte okazas terfalo che autovojo, tial flugo estas rekomendinda.

    Lhasa alte sidas 3650 metrojn super la marnivelo kaj la aero estas oksigenmanka. Unuafojaj vizitantoj suferas de kapdoloro kaj anhelo pro alpa reakcio. Veninte en Tibeton, oni unue devas fari necesan ripozon por sin konformigi al la medio, fari profundan spiradon, preni legomojn kaj fruktojn pli ol viandon, multe trinki akvon kaj abstini de tabako kaj alkoholajho.

    En Lhasa estas 8 vidindaj pitoreskejoj: Potala-palaco, temploj Jokhang, Culakhang, Zhaibung, Sera kaj Gandain, Ghardeno Nobu Lingka kaj Drakoregha Lago. Potala kaj Jokhang estas la plej famaj el ili.

    Potala-palaco sidas sur la Rugha Monto nordokcidente de Lhasa, en absoluta alteco de 3700 metroj. Ghia chefa parto el 13 etaghoj altas 117 metrojn.

    La meza parto de Potala estas rugha, kaj ghiaj ambau flankoj kaj malsupra parto estas blankaj. Ghia tegmento surhavas multajn orajn ornamajhojn, kaj la drasta kontrasto de blanka kaj rugha koloroj faras la palacon kvazau shvebanta nubofloko sur la lazura chielvolbo. La rugha parto de Potala estas nomata Rugha Palaco, en kiu konservighas oraj stupaoj kun relikvoj de forpasintaj Dalai-lamaoj. La orienta blanka parto estas Blanka Palaco, kie estas loghejo de Dalai-lamaoj kaj ejo por religia ceremonio. En la okcidenta blanka parto estas cheloj de lamaoj kaj monahhoj. La malsupra blanka parto estas Budho-sunumejo, kie oni pendigas gigantan budhan portreton en religiaj festoj.

    Interne de la fronta pordo de la palaco estas vasta teraso, kie sin amuzis Dalai-lamaoj kaj aristokratoj. Chirkau la teraso estas klostro. Okcidente de la teraso estas ligna shtuparo kondukanta al la halo de la palaco. La shtuparo ne estas longa, sed kruta. La meza parto estis uzata ekskluzive de Dalai-lamao, kaj chiuj aliaj rajtis iri nur sur ambau flankoj. Antau la pordo estas largha koridoro kaj sur la muroj estas grandaj freskoj en totala areo de 50 mil kvadrataj metroj.

    La relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj konservighas en oraj stupaoj en la Rugha Palaco. Kutime Tibet-nacianoj ne konservas kadavrojn de mortintoj, sed kremacias au metas la kadavrojn en riverojn. Sed ili praktikas stupaan sepulton por vivaj budhoj. Kiam tiuj forpasis, oni shmiris la kadavron per salo por senakvigi ghin. Poste la kadavro shmirita per diversaj aromaj drogoj estis enmetita en oran stupaon. Nun en la Rugha Palaco estas 8 oraj stupaoj kun relikvoj de la 5-a kaj 7-13-aj Dalai-lamaoj. La stupaoj estis tegitaj per oro kaj inkrustitaj per abundo da ornamajhoj el perloj, jado, smeraldo, agato, oro kaj arghento. En la halo estas multaj freskoj pri ilia meritoplena vivo. La 13-a Dalai-lamao ghuis plej altan respekton kaj lia stupao surhavas pli ol 200 mil perlojn.

    La Blanka Palaco estas loko por loghado kaj sutrorecitado de Dalai-lamao. La suda flanko de lia dormochambro estas granda vitro kaj estas hele ene, tial oni nomas la lokon Sunluma Halo. La chambro estis meblita lau origina aspekto kaj la ornamo estas tre luksa.

    Potala-palaco estas la plej sankta loko por la tibetaj lamaistoj kaj ankau plej valora trezoro de la china popolo. La china registaro difinis ghin shtatnivela protektenda historia restajho. Krome ghi estis enskribita en la "Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj". Ghi estas simbolo de Tibet-nacio.

Jokhang-templo

    Jokhang-templo situas en la mezo de la malnova urboparto de Lhasa. Ghia konstruado komencighis en Tang-dinastio, antau 1350 jaroj. Ghi estas la plej malnova templo en Lhasa. Sur la dekstra muro de la enirejo estas fresko, kiu detale rakontas la konstruadon de la templo.

    La templo estas ankau centro de gravaj religiaj aktivadoj de Tibeto. Kiam la 5-a Dalai-lamao starigis sian reghimon, lia registaro havis sian sidejon en la supra etagho de la templo. Tie okazis gravaj politikaj kaj religiaj aktivadoj. En la chefa halo estas orumita statuo de Shakjamunio en la agho de 12 jaroj, kiun princino Wencheng alportis de Chang'an, chefurbo de Tang-dinastio, al Tibeto, kiam shi venis al Tibeto por edzinighi al Songtsan Gambo, reganto de Tibeto. En flanka halo estas statuoj de Songtsan Gambo kaj liaj edzinoj princino Wencheng kaj nepala princino Bhributi. En la templo konservighas granda nombro da valoregaj historiaj restajhoj ekde Tang-dinastio.

    La templo estas konstruajho de plej prospera periodo de Tibeto kaj plej frua konstruajho de ligna strukturo. La templo havas 4 etaghojn kaj oran tegmenton. La templo, ghia ora tegmento kaj ghiaj konzoloj estis faritaj en arkitekturo de Han-nacio, sed ghiaj fuortoj kaj dekoracio estis faritaj en tibeta arkitekturo. Kaj 103 lignaj bestoj kaj sfinksoj sub la dua kaj tria aleroj de la chefa halo montras nepalan kaj hindan stilon. En la chefa halo staras 20 grandaj kolonoj kun delikate gravuritaj cignoj kaj elefantoj.

    En la unua tempo Jokhang estis konservejo de sutroj kaj kultejo de budhoj, char tiam neniu bonzighis en Tibeto. Poste oni senchese plivastigis ghin kaj aldonis korton kaj klostron kaj kelkaj monahhoj prizorgis ghin. Ili apartenis al neniu skolo, sed chiujare okazigis ceremonion kaj inicon al Dalai-lamaoj kaj Banchen Erdini.

    En Tibeto estas budhistoj plej piaj en la mondo. En Lhasa oni ofte vidas ordinarajn pilgrimantajn Tibet-nacianojn, kiuj adorklinighis en chiu tria pasho. La turistoj ne povas kompreni, kiel vertopalpo de vivaj budhoj al religiuloj povas ilumini kaj saghigi ilin, sed trankvila litaniado kaj delikata aromo de incenso donas pacan etoson.