Chiuj
admiras Hanas.
Antau
mia forveturo al Hanas, mia amiko diris al mi: "Hanas estas
loko bela. Tie vi tute ne bezonas cerbumi pri tio, kion vi devas
foti kaj kian efekton de la fotoj zorgi. Vi nur premu la obturilon
de la fotilo kaj chiuj fotoj estos belaj."
Mi
pensis, ke lia takso estas troa. Sed atinginte la lokon, mi tuj
trovis, ke la tieaj montoj, akvo, nuboj, arbaroj kaj la blua chielo
chiuj estas tre belaj kaj ech fascinaj. Li diris la veron.
Mi
forlasis Urumqi kaj per auto veturis pli ol 600 km. kaj atingis
la gubernion Burqin. Mi daurigis mian vojaghon per auto, transiris
la ondantan Altay-montaron kaj post 4 horoj atingis la belan lokon
Hanas. Tie sternighas senlima stepo, la akvo estas abunda, aero
fresha. Se ne estus la siberiaj pinglarboj sur la monto, mi certe
prenus ghin fekunda loko sude de Yangzi-rivero kaj ne malproksima
nordokcidenta landlima regiono.
Akvo
estas animo de la loko. La lokoj montozaj kaj akvorichaj ne estas
mirindaj kaj plie tie estas la montaro Altay eterne neghkovrita,
sed tie la akvo estas vere bela kaj mirinda. La akvo kuras de Hanas-lago
rekte al Burqin-rivero. Kie la akvo estas relative kvieta, kiaj
la golfoj Luno kaj Kushanta Drako, certe estas belega pejzagho.
La akvo similas al giganta neghblanka jado. Tie la travidebla akvo
farighis kremosimila
likvajho. Mi prenis akvon per mankavo kaj tuj sentis ghiajn travideblecon
kaj lubrikecon. Kaj la rapide kuranta akvo ofte alikolorighas pro
shanghigho de la lumo. Jen blua, jen laktoblanka, jen smeralda,
jen verdeta. La koloroj estas klare dividitaj de la lokoj. Mi vizitis
multajn lokojn, sed neniam vidis tiel mirindan akvon.
Frumatene,
la lago Hanas estas kvieta. La gazosimila nebulo migras super la
rivero kaj arbaro. La blanka nebulo kvazau magia peniko faras la
lokon bela pentrajho. Char tie la rivero, lago, montoj kaj arbaro
estas bone dispoziciitaj, tial ankau la sunlevigho diferencas de
tiu en aliaj lokoj. Tie la suno ne jhetas orajn radiojn tuj, sed
eligas faskon da blindiga lumo tra la densa nebulo, kvazau brechas
la bluan firmamenton, sekve de tio la nebulo mildighas kaj potencighas
la lumo, la oraj radioj iom post iom shutas sin super la arbaron,
monton kaj lagon. Subite la suno komplete elsaltas el la nebulo
kaj en palpebruma dauro la nebulo komplete malaperas kaj vidighas
nur la alta blua chielo kun blankaj nuboj, pecoj kaj pecoj da pagodformaj
pinoj, lignaj kabanoj rughe tegmentitaj sur la montodeklivoj. Tio
impresas, ke la blua nebulo tute ne estas, kaj ni sentas nin en
mistera fabela mondo.
Hanas
estas honorata kiel multe shanghighanta dia lago, kies shanghigho
sin montras chefe en la pejzaghoj. Iam la nuboj malrapide rampas
tuj super la lago, iam la nuboj kaj nebuloj postkuras unu la alian,
char en la pasinta tago falis pluvo, tial en la tago, kiam ni ekskursis
al la loko, ni havis la raran shancon ghui la belan pejzaghon, en
kiu kune ekzistas la nuboj kaj nebuloj. En la horo, kiam ni shipe
startis, la mondo estis grize nebuleca kaj post nelonge sur la chielo
aperis puraj bluajhoj, la nuboj migris super la montodeklivoj ambauborde
de la rivero. Iuj similas al vato, aliaj al blankaj fadenoj, shanghighantaj
super la montoj. Antau tiel belegaj pejzaghoj, mi ech
ne havis tempon por detale ghui, mi povis nur senchese premi la
obturilon de la fotilo. Pasis duonhoro, levighis la suno kaj malaperis
la nuboj.
Shanghighas
la akvo, nuboj kaj nebuloj. Tie oni facile ebriighas de la belaj
pejzaghoj. Ja estas ghuste, char en la mongola lingvo Hanas signifas
misteran belan lagon.
Fotoj>>
|