Tibeta
teatro en Zhaibung-templo
De
la 30-a de junio ghis la 2-a de julio estas tradicia festo de Tibet-nacio.
En tiu festo oni trinkas jahurton, kaj oni nomas ghin Jahurta Festo.
Teatroprezentado estas grava por la festo.
En
la unua tago de la festo oni venas al Zhaibung-templo por rigardi
tibetan teatron.
La
templo distancas 5 kilometrojn de la nordokcidenta parto de Lhasa.
Ghi estas la plej granda lamaejo kaj en ghia plej prospera periodo
vivis en ghi 7700 lamaoj. Prezentado de teatro en Zhaibung havas
longan historion.
Antau
la 17-a jarcento la festo estis pure religia. Disciplino de lamaismo
ne permesas al lamaoj eliri el la templo dum somero. Ili povis eliri
el la templo nur post finigho de fasto. Kaj tiam la popolanoj jam
pretigis por ili multajn manghajhojn kaj jahurton. Jen formighis
la Jahurta Festo. La amuzado iom post iom farighis prezentado de
tibeta teatro, kaj teatraj trupoj de diversaj lokoj de Tibeto venas
al la templo por ludi. Iom post iom la amuzado disvastighis de la
templo al la popolo, kaj oni prezentas tibetan teatron ankau en
Nobu Lingka, sed la aktivado nepre devas okazi en la templo en la
unua tago de la festo.
La
teatrejo estas instalita en la korto de la templo, kaj chirkaue
estas duetagha klostro plena de monahhoj kaj rigardantoj el diversaj
lokoj. La korto estas kovrita de granda blanka kanvaso, ke la sunradioj
estas baritaj, sed sub la kanvaso estas hele. En la mezo de la teatrejo
staras tablo kun oblonga ligna skatolo plena de hordeo kaj milio.
Per tio la Tibet-nacianoj esprimas sian deziron de richa rikolto
kaj felicha vivo. Malantau la tablo staras fosto, sur kiu pendas
thanka, tradicia tibeta pentrajho. Sur la pentrajho estas
portreto de Tangdong Jiebu (1385-1465), fondinto de tibeta teatro.
La
teatraj trupoj prezentas lauvice. Antau komenco de prezentado la
trupanoj devas kulti la fondinton por peti lian benon. La aktoroj
simple alivestas sin kaj portas maskon en blua, nigra au purpura
koloro. Ilia danco estas fortmova. La aktorinoj portas vestojn de
helaj koloroj kaj plumforman chapon. Iliaj dancmovoj estas mildaj
kaj belaj.
Montrado
de giganta bildo de budho
Montrado
de giganta bildo de budho estas tre grava aktivado de Zhaibung-templo
en la Jahurta Festo.
En
la unua tago de la festo oni portas la bildon el la templo sur monton
kaj disvolvas ghin al la suno, por ke la kredantoj kultu ghin. Oni
montras la bildon fojon en jaro, do estas feliche vidi la ceremonion
de montrado de la bildo.
Antau
la teraso por montrado kolektighas multe da kredantoj, kaj multaj
el ili bruligas artemiziajn foliojn kaj la deklivo estas kovrita
de fumo, kio faras misteran etoson. Grupo da lamaoj eskortas flavan
baldakenon al la teraso kaj starigas ofertablon kaj supera lamao
laute recitas sutron.
Post
sutrorecitado komencighas la ceremonio de montrado de budha bildo.
Alia grupo da lamaoj venas al la teraso kunportante gigantan rulon,
malrapide disvolvas ghin kaj suprenruligas la flavan silkon kovrantan
la bildon, kaj la portreto de budho iom post iom montrighas en la
suno. La monahhoj kaj kredantoj genuighas kaj kultas la portreton
kaj multaj prezentas hadaon (longa blanka silka rubando, en esprimo
de respekto) kaj kunmetas la manojn preghante por peti benon.
Nobu
Lingka en gaja festo
Antau
200 jaroj Nobu Lingka estis sovagha herbejo frekventata de sovaghaj
bestoj. Poste tie aperis palaco kaj Dalai-lamaoj prenis ghin somerumejo.
La nuna Nobu Lingka areas 360 mil kvadratajn metrojn. En la parko
estas altaj arboj, belaj florbedoj, pavilonoj, kioskoj k.s.
Antaue
ghi estis la Somera Palaco de Dalai-lamaoj, kaj altaj chirkaumuroj
kaj pordoj disigis ghin de ordinaraj popolanoj. Ghi estis malfermita
al la publiko post la paca liberigo de Tibeto en 1959. La plej rigardinda
artajho de Nobu Lingka estas fresko, kiu ampleksas chiujn stilojn
de freskoj en aliaj temploj. En la Jahurta Festo Nobu Lingka farighas
pli vigla. Standoj vendas tre diversajn memorajhojn kaj manghajhojn.
Malantau
la komerca areo estas tereno por teatroludo. Tie ne estas scenejo,
sed nur necesa spaco cirkle chirkauita de rigardantoj frue venintaj.
La malfrue venintaj devas stari post ili. La prezentado estas simila
al tiu en Zhaibung-templo, sed la rigardantoj chefe estas tibetaj
popolanoj, han-naciaj turistoj kaj fremdlandanoj. La alilokanoj
ne komprenas la tibetan lingvon, sed ili montras grandan intereson
pri la teatro.
En
la parko ekskursantoj starigas tendojn au chirkauigas certan spacon
per toloj kaj havas sian provizoran hejmon. En la "hejmoj"
la ekskursantoj en festaj kostumoj manghas, ripozas, auskultas muzikon
el magnetofono, tetrinkas kaj interbabilas, kaj infanoj gaje distrighas
sur tapisho au herbejo. La tuta parko estas saturita de gajeco.
|