Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Vojagho en Tibeto (Ill)

de LI QIANG

    Pasejo Zhangmu che la suda deklivo de la meza parto de Himalajo sidas sur la landlimo inter Chinio kaj Nepalo, kaj malgranda delikata ligna ponto en la fundo de valo interligas ambau landojn. Post kiam la pasejo estis malfermita, multaj turistoj de la mondo venis lau la China-Nepala Shoseo de Lhasa ghis Zhangmu preterirante Gyangze, Xigaze k.a. turismajn lokojn, kaj traveturis la pasejon Zhangmu por atingi Katmanduon de Nepalo. La shoseo konstruita antau 50 jaroj trairas Himalajon kaj vojaghantoj povas ghui lauvoje la miraklajn pejzaghojn de la neghkovritaj montoj Qomolangma kaj Xixiabangma, Yarzhoyumco-lago kaj temploj Palkor, Zhaxi Lhunbo kaj Sagya.

Sankta lago Yarzhoyumco

    Chirkau 100 kilometrojn sude de Lhasa estas granda lago Yarzhoyumco, kiun la tibetanoj rigardas sankta lago. En vintro glaciighas la lago kaj la tibetanoj kredas, ke la bela lago estis transformita el feino.

    La lago areas 730 kvadratajn kilometrojn kaj la profundeco estas nesondebla. La surfaco de la lago aspektas kiel ventumilo kaj en la lago elstaras multaj montetoj. Tie nestas cignoj, sovaghaj anasoj kaj tre diversaj stilzobirdoj. Chirkau la lago estas grasaj herbejoj nutrantaj gregojn kaj gregojn da bovoj kaj shafoj. La tibetanoj shatas tiel prikanti la lagon, ke ghi estas paradizo en la homa mondo, kaj la gregoj similas al la stelaro sur la chielo.

    En la lago vivas senskvamaj fishoj, chiu en la pezo de 2-3 kilogramoj. La fishoj estas tre bongustaj. Sed la tibetanoj prenas tiajn fishojn diaj fishoj kaj ne manghas ilin. Tial en la lago estas tre multaj tiuspecaj fishoj.

    Sude de la lago estas tre impona Samdin-templo, kie loghas la unika viva budhino Duoji Pamu. Shi estas la 12-a heredanto de la titolo viva budho.

   Alia vidindejo che la lago estas hidroelektrejo Yarzhoyum sur alta monto. En kulminaj horoj de elektrouzado, ghi produktas elektron, kaj en tempo post la kulminaj horoj ghi pumpas akvon supren por rezervi kaj utiligi la levitan akvon por produkti elektron.

Antikva urbo Gyaze

    Chirkau 100 kilometrojn okcidente de la lago estas bela kaj riche naturdotita Gyaze-altebenajho, kaj antikva urbo Gyaze situas apud Nianchu-rivero trafluanta la altebenajhon. La altebenajho lokighas en absoluta alteco de 4100 metroj kaj sude estas Himalajo.

    La altebenajho havas draste ondighantan tersurfacon kaj multajn altajn montojn kaj riverojn. Tie la sunumado estas longa, la diferenco de temperaturoj en tago kaj nokto estas granda, kaj la loko havas tropikan altebenajhan klimaton. En Gyaze estas multe da minrezervoj, sovaghaj animaloj kaj vegetaloj. Tie oni kulturas tritikon, sekalon, kolzon kaj pizon. La loko estas grenejo de Tibeto.

    Gyaze havas antikvajn artmetiojn de vestoj, oraj kaj arghentaj ornamajhoj, lanaj litkovriloj kaj felto. Kaj la plej fama estas ghia lana litkovrilo delikate teksita el fajna materialo. Ghiaj koloroj estas tre belaj. Ghi estas shatata ne nur de tibetanoj, sed ankau de aliprovincaj kaj alilandaj turistoj.

Palkor-templo

    La templo situas okcidente de Gyaze. Ghi estas protektenda historia restajho de Tibeto.

    La konstruado de la templo estis komencita en 1418. Tiam diversaj religiaj sektoj pace kunekzistis, kaj oni konstruis en la templo sume 16 kortojn de la blanka, rugha, flava kaj sagya-a sektoj. Tia fenomeno estis malofta en Tibeto. En la templo konservighas granda nombro da budhaj portretoj, tolaj pentrajhoj, freskoj kaj sutroj.

    En la templo estas alta pagodo en tre interesa formo. La pagodo el 9 etaghoj altas 32 metrojn kaj ghia soklo havas 5 etaghojn. Che ghia konusa supro krampas 23 feraj ringoj. La pagodo havas 108 pordojn, 77 budhajn kultejojn, nichojn kaj preghejojn. En la budhaj kultejoj estas cent mil budhaj statuoj. Pro la originala stilo de arkitekturo, la pagodo havas tre gravan pozicion en la historio de budhopagoda arkitekturo. Ghi estas simbolo de Gyaze.