Antikva
fortreso en Zongshan
Tio estas grava historia restajho protektata de la china registaro.
Meze de la antikva urbo Gyangze staras monteto. Sur ghia krutajho
staras fortreso, kiu ebligas klaran birdvidon al la senlima kampo
kaj torenta rivero Nyang Qu. Ghi impresas impone kaj mistere.
Historiaj dokumentoj montras, ke komence de la 20-a jarcento, kiam
brita armeo agresis Chinion, ghi estis obstine rezistata malhelpata
de bravaj tibetanoj. En la malfacilegaj kondichoj, kiam la grandnombraj
britoj sturmis la fortreson, la bravaj tibetanoj rezistis 3 tagnoktojn
kaj, kiam la municioj estis elcherpitaj kaj provianto forkonsumita,
ili chiuj brave saltis de sur la krutajho kaj martirighis. Hodiau
tie restas fuorto kontrau la britaj agresantoj. Nun ghi estas patriotisma
eduka bazo.
Oni honoras Zongshan per la titolo Heroa Montpinto.
Xigaze de la
malantaua Tibeto
La shoseo de Gyangze al Xigaze estas ebena. Post auta kurado de
2 horoj mi atingis Xigaze, la duan grandan urbon de Tibeto. En la
tibeta lingvo Xigaze signifas bienon kun plej bona grundo. Tio estas
bela loko kun densa arbaro kaj verda gazono. Sur la kampo prosperas
diversaj plantoj: purpuraj floroj de poligono, flavaj floroj de
kolzo, chio chi multe beligis la altebenajhon. Eble ghuste pro abundo
da vegetajhoj, kiuj produktas pli da oksigeno dank' al fotosintezo,
eble pro tio, ke nia auto spertis multajn malfacilojn en grimpado
de altaj montoj, en Xigaze, kvankam alta je 3800 metroj super la
marnivelo, ni ne anhelis kiel en Lhasa kaj ni iris pli rapide.
Xigaze estas restadejo de la viva budho Banchen. De Banchen Erdini
la Kvara, kiu plivastigis la templon Zhaxi Lhunbo en 1600, chiuj
aliaj Banchen-lamaoj vivis chi tie.
En Xigaze trovighas multe da famaj temploj, kie konservighas valoraj
historiaj kaj religiaj objektoj, kiuj allogas turistojn el diversaj
lokoj de la mondo. La tieaj belaj popolaj kantoj kaj dancoj kaj
klasikaj dramoj montras la brilan historion de Tibeto kaj manifestas
saghon de la loghantoj de Xigaze.
Zhaxi Lhunbo-templo
La nomia templo sidas sur la suda montodeklivo nordokcidente de
Xigaze. Ghi estis konstruigita de Dalai-lamao la Unua en 1447. Ghi
estas unu el la kvar famaj temploj de la flava sekto de Lamaismo
de Tibeto. De Banchen Erdini la Kvara ghi chiam estis restadejo
de Banchen-lamaoj kaj centro de la religia kaj politika aktivadoj
de Banchen Erdini.
La templo estas grandioza sur montodeklivo. Ghi konsistas el multaj
haloj ore tegmentitaj. En la templo estas 4 grandaj kortoj kaj 60
budhismaj haloj, haloj por kultado kaj relikvostupaoj. Tie estas
relikvostupaoj, kie por eterne ripozas Banchen Erdini la 5-9-aj,
kaj memorhalo de Banchen Erdini la Deka kun lia korpo. En iu halo
30 metrojn alta staras budha statuo el kupro 26.7 metrojn alta.
Ghi estas la plej alta kupra budha statuo en la mondo.
La Budhomanifesta Festo estas la plej solena religia tago de la
templo. Chiujare la 14-16-a de la kvina monato lau la tibeta kalendaro
oni faras budhisman aktivadon sur la teraso 32 metrojn alta. En
la unua tago oni eksponas la estintan Budhon, en la dua tago Shakjamunion
kaj en la tria tago Majtrejon. Tiam pilgrimantoj el Tibeto kaj aliaj
lokoj de Chinio kolektighas tie por solene kulti la budhajn statuojn.
En la oka monato lau la tibeta kalendaro oni faras 3-tagan religian
aktivadon, t.e. dancon de dio. Tiam la bonzoj en religia robo kaj
masko prezentas diversajn religiajn dancojn imponajn kaj misterajn.
|