En
Pekino kushas miloj da stratetoj, kiujn oni nomas Hutong.
Ili estas unika kaj karakteriza sceno de Pekino. Hodiau chirkauas
la Imperiestran Palacon la restaj Hutong konstruitaj en la
dinastioj Yuan, Ming kaj Qing (1271-1911).
Shichahai-strateto
estas la plej karakteriza reprezentanto de Hutong de Pekino.
Ghi estas historia kaj kulura vidindejo de Pekino, kiu inkluzivas
3 lagojn, nome Qianhai-lago, Houhai-lago kaj Xihai-lago, kaj Domon
de Princo Gong. La interkrucighaj stratetoj bone kunfandighas kun
antikva kampanilo.
Vojagho en
Hutong
1.
Turistoj povas ekveturi che la norda pordo de Beihai-parko per triciklo
al la unua vidindajho de Shichahai - Kampanilo.
La
kampanilo 50 metrojn alta estis konstruita en la jaro 1272. Ghi
estis hor-anonca centro de Pekino. Tie oni povas ghui bildon formitan
de Hutong kaj modernan straton kaj auskulti rakonton de chicherono
pri la historio de la urbo kaj Hutong
2.
Oni povas koni la interesan vivon de Hutong au piedirante
en Hutong au sidante en triciklo. La chicherono rakontas
pri Hutong kaj domo kun kvadrata korto. Se vi volas, vi povas
eniri en la loghejon por paroli kun la loghantoj.
3.
Viziti la Domon de Princo Gong
Domo
de Princo Gong estas loghejo de nobelo de Qing-dinastio. Ghi, kun
areo de 3 hektaroj, konstruighis en la jaro 1779. Ghi estas unu
el la plej perfekte konservitaj loghejoj de princoj de Qing-dinastio.
Ghi inkluzivas pitoreskan ghardenon kaj scenejon kie operoj estis
prezentataj al nobeloj. Turistoj povas ripozi tie kaj percepti vivon
de nobeloj diferencan de tiu de popolanoj.
Post 2.5 horoj oni povas reveni la ekiran lokon per triciklo.
Kunesti
kun pekinanoj
Post la vojagho en Hutong, la chicherono vin gvidas al lernejo
en ghi. Oni povas partopreni la aktivadon de la lernejo: eniri en
klaschambron por auskulti lecionon kaj paroli kun geknaboj. Poste
oni povas eniri en la hejmon de pekinanoj por kune kun ili fari
ghjauzi-ojn kaj prepari pladojn kaj babili kun ili.
La
programero bezonas 4.5 horojn.
|