Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Flosado sur Mengdong-rivero

de YI YE

    Zhangjiajie estas fama turisma loko en la nordokcidenta parto de Hunan-provinco, Chinio. Oni nomas ghin paradizo kaj bela natura galerio. Sudokcidente de Zhangjiajie je 80 km. fluas Mengdong-rivero, ideala por flosado. Tie vidindas raraj vegetajhoj kaj antikva urbeto. La rivero longas 35 km. La valoj estas profundaj, plaudas fontoj kaj mughas akvofaloj. Jen kaj jen vidighas raraj birdoj kaj kuriozaj bestoj. La pejzagho estas primitiva. La supra parto de la rivero estas tauga por flosado, kie la rivervojo estas mallargha, malprofundajhoj dangheraj, tamen remado tie en la torenta fluo ne kauzas dangheron. La malsupra parto de la rivero estas ebena kiel spegulo. Tie oni povas veturi per jakto tra gorghoj kaj kavernoj kaj rigardi petoladon de simioj che la bordo. La vojagho estas vere plezuriga.

    En someraj ferioj ni vizitis Zhangjiajie. Frumatene ni nin direktis por flosado sur Mengdong-rivero, sed ho ve! La vetero estis abomeninda. Falis senchesa pluveto, kiu ne haltis ech tiam, kiam ni veturis ghis la bordo. Ni do surhavis pluvmantelon kaj pluvpantalonon.

    Ni havis du kajakojn, chiu konsistas el du kauchukaj pneumatikaj cilindroj, ligitaj en la mezo. Sur chiu kajako sidis 8 homoj. Che la pruo kaj pobo sidis po unu boatisto. Chiuj vojaghantoj firme tenis shnuron por ne fali en la akvon. La boatisto che la pobo premis remilon al la bordo kaj la kajako tuj flosis lauflue. Jen komencighis la flosado.

    La akvo estis torenta. Oni diris al mi, ke tie jam pluvis dekkelkajn tagojn, tial en tiu tago nia flosado dauros malpli ol unu horon, sed por flosi tiel longe oni bezonis proksimume 2 horojn en aliaj tagoj. Ni, ekscititaj, urghis la boatiston veturigi la boaton en lokon, kie la akvo fluas plej rapide.

    La rivervojo de Mengdong estas mallargha, fluo torenta kaj ambauflanke de la rivero krutas belaj montoj plenaj de abioj, ginkoj kaj urushioj, entute 500 specoj da floroj kaj arboj. La boatisto diris al mi, ke tie vivas ankau orharaj simioj, moskuloj, flugaj sciuroj kaj aliaj valoraj animaloj. En helaj tagoj ni povas vidi multe da simioj, sed pro senchesa pluvo en tiu tago ni vidis nur unu simion.

    Nia kajako tange flosis antauen en la rivero. Kaj chiufoje, kiam ghi estis levita de la ondoj ghis ilia supro, la boatisto kriis: "Firme tenu la shnuron kaj klinu vin mezen de la boato!" Tiutempe ankau ni kriis pro ghojo. Ni preteriris rapidan fluon kaj malprofundajhojn unu post alia. Ni profunde spiris kaj la boatisto malrapidigis siajn movojn. Ho ve! Ghuste tiam nia kajako estis jhetita de rapidega fluo al grandega roko. La antaua boatisto tuj levis la remilon, sed la malantaua boatisto iom prokrastis sian movon kaj la kajako estis renversita.

    Mi, nelerta en naghado, baraktis en la akvo kaj trovis, ke la akvo estas ne profunda kaj miaj piedoj povas tushi la riverfundon, mi do starighis kaj penis iri al la bordo, tamen mi estis refoje renversita de rapida fluo. Mi do refoje starighis kaj la boatisto pushis min al la bordo. La sekvanta kajako venis. Lertaj naghantoj enakvighis kaj kune remetis la renversitan kajakon, tiam ni trovis, ke sub la kajako estas virino, nia kunvojaghanto. Shi, bone memorante la vortojn de la boatisto, firme tenis la shnuron ech tiam, kiam shi estis premita sub la kajako, tial oni trovis shin nur tiam, kiam la kajako estis remetita.

    Chiuj turistoj refoje enboatighis nevunditaj. Tiam chio farighis silenta, tamen la akcidento postlasis al mi neforgeseblan impreson. El ni estis 6 maljunuloj kaj unu el ili iam suferis de hemiplegio pro apopleksio kaj alia estis kormalsanulo. Ni sentis timon ech post la okazajho. Kvankam neniu mortis, tamen se iu estus subite kaptita de kormalsano au hipertensio kaj kushus sur la riverfundo, la rezulto estus neimagebla.

    Finighis la danghera kaj ekscita flosado. Ni chiuj estis malsekighintaj ghis lasta fadeno. Ni revenis en la kampadejon. Diskutante pri la okazajho, junaj homoj sentis ekscitan ghojon kaj la maljunaj diris, ke ili ne vane travivis tion.