Wangfujing-strato estas unu el la plej prosperaj
komercaj stratoj de Pekino. Komence ghi estis ordinara vilagho.
De Yuan-dinastio (1206-1368) tie kolektighis multe da loghantoj
kaj ghi portis la nomon de T-forma strato. En Ming-dinastio (1368-1644)
tie aperis 10 princdomoj kaj ghi ekportis la nomon de strato de
dek princoj. En Qing-dinastio (1644-1911) ghi ekportis la nomon
de Wangfu-strato, char en la china lingvo Wangfu signifas princdomon.
En 1915 oni aldonis jing al ghia nomo, char sude estis puto, kiu
en la china lingvo prononcighas kiel jing.
En
la magazenoj de Wangfujing-strato acheteblas chiaj varoj, kiaj chiutagaj
bezonajhoj, metalajhoj, elektraj aparatoj, vestoj, juveloj kaj aliaj.
Chiuj varoj havas grandan debiton. En la pasintaj jaroj Wangfujing-strato
progresis rapide. Che ghia suda ekstremo staras la Pekina Hotelo
kaj se vi iros de tie norden, vi vidos magazenojn unu post alia.
Kaj la lokon vizitas chiutage miliono da klientoj. Tie trovighas
domaro, la plej granda en Azio, kaj la plej granda kaj plej koncentrighantaj
magazenoj, hoteloj kaj specialaj vendejoj. Tie estas ankau grandaj
turismaj vendejoj. La strato elspiras modernajn, internaciajn kaj
kulturajn trajtojn. Ghi estas ghemela strato de la fama franca strato
Champs-Elysee. Tie staras la Pekina Magazeno, Femdlingva Librovendejo,
Domo de Metiartajhoj, Magazeno de Virinaj Bezonajhoj, Islama Domo,
Nova Dong'an-vendejo, Restoracio Donglaishun, Restoracio de Rostita
Pekina Anaso Quanjude, Apoteko Baicao kaj multe da famaj vendejoj.
En
1996 la registaro asignis miliardon da juanoj por rekonstrui la
straton. Post rekonstruado la Orienta Domego farighis ghia grava
vidindajho.
|