Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Komercaj stratoj de Pekino

Xidan-strato

     Xidan-strato kushas okcidente de Tian'anmen-turo. Ghi estas unu el la tri gravaj tradiciaj komercaj lokoj de Pekino (la aliaj du estas Wangfujing-strato kaj Dashila-kvartalo). La komerca Xidan-strato longas 2.4 km. Tie kolektighas multe da vendejoj. Oni taksis, ke tie la jara valoro de podetala vendo estas 6 miliardoj da juanoj, per kiu ghi okupas gravan lokon en la komercado de Pekino.

    Nun en Xidan funkcias 8 grandaj magazenoj, kiuj konsistigas dekonon de tiuj de Pekino. Xidan-magazeno estas la plej granda. Ghia komerca valoro okupas la unuan lokon en Pekino kaj la kvina lokon en la tuta lando. Tie estas la Pekina Librovendejo kaj Xidan-a Kultura Placo kun amuzejo surtere kaj restoracio, vendejo, kinejo, ludejo de bovling-pilko, naghejo kaj halo por rokogrimpado subtere. La placo estas la plej granda kultura amuzejo che Chang'an-strato. Che Xidan-strato plej vigla estas komercado kaj ankau alispeca servado disvolvighas samtempe. Tie la varoj estas altvaloraj kaj mezvaloraj, tial ili povas kontentigi la bezonon de malsamaj socitavoloj.

    En la pasintaj jaroj dank' al disvolvo de la komerca kvaralo Xidan, tie aperis multe da grandaj komercaj kaj financaj domoj.