Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Neforgesebla pitoreskejo Lijiang

de AI YOU

    Mi vizitis multajn turismajn lokojn kaj la plej shatata estas Lijiang en la suda provinco Yunnan de Chinio.

    En la 10-a horo vespere de iu januara tago de 2003 mi venis al la loko. Longe antau la alveno mia amiko konigis al mi, ke Lijiang havas malsamajn aspektojn en tago kaj nokto. Por konstati la diron, mi tuj direktis min al la urbeto.

    Lijiang havas la historion de pli ol 800 jaroj. Ghi estas chirkauita de montchenoj kaj ne malproksime estas la landfama negha monto Yulong en absoluta alto de 4500 metroj.

    Enirinte en la urbeton, mi tuj audis lirlon de akvo. Ni iris lau kanaleto kaj venis al tri basenetoj en malsamaj niveloj. Apud la basenetoj virinoj lavas vestojn au vishtukojn. Venis ankau akvocherpantoj. Ili babilis mallaute, kvazau timis gheni la lirlantan akvon. Mi aliris, demetis la gantojn kaj cherpis akvon per manplatoj. Ho! Kiel malvarma akvo! Ghi estis degelinta negho. Mi tuj retiris la manojn kaj ekternis. Rigardante la laborantajn virinojn, mi komprenis, kial oni diris, ke viroj de Nashi-nacio estas la plej felichaj. Oni diris, ke la viroj de la nacio bezonas zorgi nur pri muzikilludo, shakludo, legado, pentrado, fumado, drinkado kaj tetrinkado, dum la virinoj plenumas la tutan dommastrumadon. Ghuste pro tio la virinoj de la nacio estas muskolfortaj, dum la viroj nealtaj kaj nefortaj.

    Mi adiauis ilin kaj venis al la fama Sifang-strato en la urbocentro. Chiuvespere oni faras bivakon kaj alvenas turistoj de diversaj lokoj sen distingo de hautkoloro, nacieco, lingvo, agho kaj rango por amuzi en kantado kaj dancado. Bedaurinde ni atingis la bivakon malfrue kaj la amuza kunveno jam finighis. Mi foriris kun bedauro.

    Mi trairis kelkajn stratetojn kaj rimarkis, ke chiuj stratetoj estas pavimitaj per koloraj kvadrataj shtonplatoj. Pro erozio dum centoj da jaroj la pavimo farighis glata. Mi malrapidigis miajn pashojn por ghui la belan noktan pejzaghon.

    Mi trairis stratetojn kaj pontetojn kaj venis al strateto kun fluoj ambauflanke. En klara akvo svingighas herboj kaj plorsalikoj de tempo al tempo kisas la akvosurfacon. Sur la akvo almovighis al mi kelkaj lumaj punktoj. Kiam ili proksimighis al mi, mi vidis, ke ili estas lotuslanternoj. Tio estas moro de Nashi-nacio. Ili metas en riveron lotuslanternojn por ke ili kunportu ilian bondeziron. Kiam forfluos la lanternoj, efektivighos iliaj deziroj.

    Por pli bone ghui la belan nokton kaj frandi bongustajhojn de la loko, mi venis al bufedejo kun elpendajho en la china, angla, japana, korea kaj Nashi-a lingvoj. Mi prenis sidlokon sub saliko ekster la bufedejo. Mi enspiregis la freshan aeron, auskultis gajan lirladon de la rivereto, rigardis arghentan lunon, pririgardis diversajn lanternojn antau la gastejoj kaj bufedejoj. Mi sentis kvazau, chio chi tio ekzistis ekskluzive por mi. Mi estis ravita de la etoso. Mi audis de aliaj, ke unu el la dek aferoj, kiujn la turistoj devas plenumi en la loko, estas trovi por si konforman strateton. Nome en via promenado en bona humoro certe unu el la sennombraj stratetoj de la urbo plachos al vi kaj vi ne volas foriri de ghi kun la sento, ke la strateto estas kreita por vi. Shajne tiu strateto estis tia.

    Se oni komparu Lijiang en nokto kun charma knabino, chu ankau Lijiang en tago indas mian klinighon? Kun tiu demando mi revenis al la antikva urbo en la sekvanta tago.

    Mi havis tute malsaman impreson: ambauflanke de la stratoj vicighas butikoj vizitataj de senchesa homa torento. Mi miris, ke sur la movoplenaj stratoj mi ne audis bruon nek agacan kaj trudan ofertadon, kian oni ofte audas en aliaj turismaj lokoj. Tie kaj achetantoj kaj vendantoj, chiuj estas en senhasteco. La vizitantoj miris, ke ili ekhavis facilan humoron en Lijiang, sed en aliaj lokoj ilia vizitado chiam estis hasta kaj urghita. Granda parto de la vendantoj ne estas membroj de Nashi-nacio, sed ili jam sin miksis en la socion de la nacio kaj farighis tiel facile alireblaj, ke ili ofte demetas la negocon por konversacii kun vizitantoj. En interparolado kun ili vi povas senti ilian profundan amon kaj shaton al Lijiang. Promenante sur la stratoj borderitaj de butikoj, vi povas lauplache halti che shatataj metiartajhoj por pririgardi ekzemple lignogravurajhojn kun hieroglifo, arghentajn ornamajhojn, gustoplenajn tornistrojn, pendajho-ornamajhojn k.a de la nacio. Tie oni vendas ankau improvize pentritajn totemojn.

    En Lijiang mi cheestis neforgeseblan koncerton de antikva muziko de Nashi-muziko. Chiuvespere la muzika chambro estis plena de turistoj. Mi estis mirigita, ke la muzikoludantoj estas senescepte grandaghuloj, kiuj suriris la podion subapogite. Ili ludis melodiojn adaptitajn el muziko de Tang-dinastio. Min tushis antikva melodio de Nashi-nacio "Lavu la Animon". Ghi estas meso, sed neniom trista, sed male oni perceptis en la melodio trankvilecon, pacon kaj ech gajecon. Nashi-nacianoj kredas, ke bonkoruloj levighos al la chielo kaj ghuos felichan vivon.

    Min forte impresis 72-jara s-ro Xuan Ke, estro de la orkestro. Li flue parolas en la angla lingvo kaj ghuas renomon eksterlande pli ol enlande. Lia humura parolo estas plena de filozofio. Multaj el la auskultantoj iris al koncerto ghuste pro lia alloga personeco. Li estas optimisma, diligenta kaj persistema en la kariero kaj povas esti rigardata kiel reprezentanto de Nashi-nacio.

    Nun mi ankorau ne komprenas, kial mi estis fascinita de la antikva urbeto Lijiang. Chu tio estas destino? Chiufoje, kiam mi rememoras Lijiang kaj ghiajn stratetojn, mi estas tuj kaptita de sopiro al ghi. Eble dum mia tuta vivo mi ne povos min deteni de allogo de Lijiang. Lijiang, mi revizitos vin!