Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Antikvaj turoj en Yunnan

de LU YOU

    Mi amas turismon. En la lastaj jaroj mi plurfoje vojaghis al Yunnan-provinco, kie mi ebriighis de la belaj naturaj pejzaghoj kaj naciaj moroj. Krom tio mi estis interesita ankau de la tieaj antikvaj turoj, kiuj konigis al mi la jarmilan historion de la loko. Sube mi rekomendos al vi, niaj karaj legantoj, kelke da tiaj turoj en la provinco.

    Dali iam estis politika centro de la Yunnan-a Altebenajho kaj komenca urbo de la Suda Silka Vojo. La loko prosperis 5 jarcentojn. La antikva urbo Dali estis konstruita sur malnova restajho de urbo de Ming-dinastio. Nun restas la suda kaj norda pordoturoj kaj parto de la urbomuroj.

    En Kunming tre famas Daguan-turo che Dianchi-lago, je 2 kilometroj okcidente de la urba kvartalo. Trans la lago estas Taihua-templo sur la Okcidenta Monto. En 1696 oni konstruis Daguan-turon. En la 18-a jarcento, kiam Chinion regis imperiestro Qianlong de Qing-dinastio, fama erudiciulo Sun Ranweng vizitis la turon kaj verkis versparon el 360 ideogramoj, kiu bele priskribas la belan pejzaghon de Dianchi-lago kaj kelkmiljaran historion de Yunnan. La longa versparo mirigis la tutan landon. Oni konkure legis ghin kaj nomis ghin la unua versparo de Chinio. Daguan-turo famighis tra la tuta lando ankau pro la longa versparo. Nun ghi estas unu el la kvar famegaj turoj de Chinio.

    En Jianshui-gubernio estas fama turo Chaoyang, kiu estas la orienta pordego de la urbo. Kun areo de 2312 kvadrataj metroj ghi longas 77 metrojn de sude norden kaj larghas 26 metrojn de oriente okcidenten. La groptegmenta turo el 3 etaghoj estis konstruita en 1389. Sur chiu etagho elstaras belaj aleroj. Chiuj ghiaj traboj estas delikate gravuritaj kaj kolonoj bele lakitaj. La konstruajho imponas kun grandaj tabuloj che la fasado, sur kiuj estas ideogramoj kun la signifo "Impono en sudorienta Chinio" kaj "Fluganta chiel-rugho kaj fluanta nubo". Oni diras, ke ghi estas la plej eltara turo en Yunnan-provinco.

    La Kvin-feniksa Turo de Lijiang estis konstruita en 1601, Ming-dinastio, poste ghi estis ruinigita. En 1882 ghi estis rekonstruita kaj poste oni translokis ghin che Heilong-lagon. Ghi, tri-etagha ligna konstruajho 20 metrojn alta, imponas sur kvadrata shtona bazamento. Ghi havas 32 kolonojn kaj 8-angulajn alerojn sur chiu etagho. Rigardate de ajna loko la aleroj aspektas kiel 5 flugaj feniksoj, pro kio ghi ricevis sian nomon Kvin-feniksa Turo. La grandioza turo kun strikta strukturo estas gravurita delikate kaj pentrita charme. Ghi estas kristaligho de la hana, baja, tibeta kaj nashia kulturoj kaj koncentre manifestas la arkitekturajn trajtojn de nashia nacimalplimulto.

    Sur Maohe-monto de la suda parto de Shiping-gubernio staras fama turo Zhuangyuan, kun triobla alero. La turo altas 16.67 metrojn kaj chiu etagho longas kaj profundas 19.08 metrojn. Ghi staras sur la loko kun areo de 364.05 kvadrataj metroj. En la turo eksponighas 27 pentrajhoj pri la vivo de s-ro Yuan Jiagu, kiu estis la plej eminenta sukcesinto (nomata Zhuangyuan) en la palaca ekzameno, kiam regis imperiestro Guangxu de Qing-dinastio en 1903. Siatempe la gubernatoro de Yunnan kaj Guizhou donacis al li honoran tabulon kun surskribo "La plej eminenta en Chinio". Sub la tegment-rando de la fasado pendas 3 tabuloj kun orumita surskribo "Zhuangyuan-turo".