Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Termofontoj de Tengchong

de AI YOU

    Estante unu el la tri grandaj termofontaj lokoj, Tengchong ghuas plej grandan famon pro sia abundo da termofontoj kun alta temperaturo kaj forta vaporado.

    La termofontoj de Tengchong situas che Ban-rivero, 10 kilometrojn okcidente de la gubernia urbo. De malproksime oni jam povas vidi vaporon en valo. Sur la deklivoj ambauflanke de la valo trovighas gejseroj, vaporantaj akvejoj kaj bolantaj fontoj. Lokanoj diris, ke oni povas sin bani en Ban-rivero tra la tuta jaro, char la akvo de la rivero kunfluas kun la akvo de termofontoj.

    Oriente de la termofontaro estas apika monto, kaj de sur la monto fluas akvofalo en 3 niveloj. Enirinte en la valon, oni tuj vidas vastan pitoreskan areon.

    Tie la termofontoj dividighas en 14 grupojn, kaj la plej fama estas la Bolanta Poto. Trapasinte vojeton pavimitan per lafo, oni tuj vidas levighantan vaporon el densa arbaro en valo. La temperaturo de la Bolanta Poto estas 96.6oC. La fonto diametras 6.12 metrojn kaj profundas 1.5 metrojn. Ondetighas la bolanta akvo kaj levighas densa vaporo. Chirkau la fonto estas multaj truoj elshprucigantaj varmegan vaporon.Lokanoj faris chirkau la fonto shtonajn kavojn kaj metas en ilin rizon kaj ovojn, kiuj estas mangheblaj post 20 minutoj. La gusto estas placha.

    La Bolanta Poto estas la plej alta bolanta fonto kaj apud ghi staras kiosko. Tie oni havas agrablan panoramon de la valo kun prospera arbaro, kontinuo da montoj kaj vaporo.

    La loko havas grandan absolutan altecon, sed tie oni ne sentas malvarmon, sed male oni sentas sin kvazau en sauno.

    Agrabla silento regas en la loko en stela nokto. Lacaj de vojagho, la turistoj venas al la termofontoj por sin bani. En termofonto ili sin banas, frandas ovojn, sidas en vaporo au kushas sur shtono shpruciganta vaporon.

    En la Shtata Naturparko de Vulkano de Tengchong estas Xiaokong-monto tre tauga por grimpado. La montpinto konturighas kiel trunkita konuso kaj sur la fundo 47 metrojn profunda estas multe da cindro, pumikoj kaj lafoj.

    Kvieta akvo glimbrilas kaj vasta herbejo etendighas ghis la montpiedo. Fakte la herbejo estas flosanta sur akvo. La herbejo, formita de intervolvighantaj herboj dum miloj da jaroj, dikas unu metron. En kauchukaj botoj ni boatis al la la rando de la herbejo kaj atenteme surpashis sur ghin. Kaj ni tuj sentis balancighon sub la piedoj kaj ni mallevighis, dum akvo venis el sub la herboj. Post nelonge sub la piedoj aperis kavegoj.