Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Belega gubernio Wuyuan

    Wuyuan estas gubernio en la nordoriento de Jiangxi-provinco. Tie oni povas ghui pitoreskan pejzaghon kaj sperti antikvan vivmanieron.

Antikvaj loghejoj de la popolo

    La vilaghoj en la gubernio situas proksime al montoj kaj akvo, kaj tian scenon oni povas percepti en la china antikva poezio kaj pentrajhoj. Tie oni vidas antikvan poshtan vojon serpentumantan inter la vilaghoj. Arboj altaj kaj malaltaj, riveroj kaj riveretoj zigzagaj, vilaghoj sporade dislokitaj¡­ chio formis karakterizan scenon videblan en chinstila pentrajho. Inter la racie dislokitaj antikvaj domoj rete interkrucighas stratetoj. Promenante sur vojo pavimita per shtonaj blokoj kaj krampita de kontinuoj da altaj muroj, oni havas la senton, ke ili reiras en la antikvan etapon.

Lignotabula ponto kaj tegmentita ponto

    Lignotabula ponto estas karakteriza trajto de Wuyuan. Ponto el abia ligno rebrilas en la suno, kaj sub la ponto fluas klara akvo. Foje kaj foje kamparaninoj vektoportantaj korbojn transiras la ponton.

    En Wuyuan trovighas multaj tegmentitaj pontoj, kaj la plej fama el ili estas Chielarka Ponto konstruita antau pli ol 1000 jaroj. La ligna ponto havas ambauflanke kioskojn kaj ambauflanke de la kioskoj estas benkoj, shtonaj tabloj kaj shtonaj barelaj taburetoj, kie pasantoj povas ripozi, tetrinki kaj shakludi. Rigardante ambauflanken sur la ponto, oni vidas kvietan lirikan kampon kun verdaj montoj kiel la fono.

Pramejoj

    Multaj vilaghoj en Wuyuan havas antau si antikvan pramejon, preskau samaghan kiel la vilagho. La shtonaj pavimoj che la pramejoj surhavas profundan signon pro irado. La pramejojn ombras bambuaroj au altaj arboj.

    Estas granda plezuro, se oni remas en boato ghuante fantazian scenon formitan el rebrilo kaj ombro. Pli bone estas en pluvo. En pluva kurteno boatisto remas portante sur si pluvmantelon el pajlo.

Antikvaj kamforarboj

    En Wuyuan kreskas multaj kamforarboj en tre strangaj formoj, kaj chiuj arboj aghas pli ol 800 jarojn. Iuj maljunaj kamforarboj havas kurban trunkon, aliaj havas disetendighantajn branchojn similajn al piedoj de rabobestoj, triaj havas grandan ombrelforman kronon, kaj kvaraj similas al fosilio, kvankam la trunko jam malplenighis, sed la brancharo prosperas...

    Che la enirejo de la tre fama antikva vilagho Shangxiaoqi kreskas gracia kamforarbo kaj sub la arbo fluas rivero. Vere admirinda vidajho.

    La malklara konturo de arboj en nebulo en pluraj nuancoj similas al pentrajho. La urbanoj, kiuj tedighas de intensa laboro kaj vulgara vivo, shajne trovos tie liberighon antau tiuj antikvaj arboj.