En la provinco Shandong estas
Taishan-monto, kiun la chinoj honoris kiel "Unuan monton de
Chinio". Dum longa tempo la chinoj havis grandan respekton
al la monto kaj imperiestroj de multaj dinastioj pilgrimis al ghi
por kulti ghin. Kaj 150 kilometrojn norde de Pekino estas Kokeriko-monto,
kiun oni nomas Malgranda Taishan-monto, ke ghi estas tre simila
al Taishan en geografio kaj topografio. Urbanoj, kiuj tedighas de
bruado en la urbo kaj volas havi kvietan lokon por sin malstrechi,
shatas tiun ne tre malproksiman kaj charman pitoreskejon. Tie ili
ghuas kvietecon kaj havas la shancon foti scenojn de la vivo de
ordinaraj montanoj.
Kokeriko-monto
La
monto altas 1128 metrojn kaj sur la apika klifo staras kolosa shtono
simila al kokerikanta koko. La bekon, la kreston, la voston, la
plumojn... stas klare distingeblaj. Sur la monto oni vidas vertikalajn
shtonojn, profundajn valojn kaj montpintojn vualitajn de nebulo
kaj zonitajn de nuboflokoj. En densa arbaro sin kashas temploj kun
rugha chirkaumuro kaj verda tegmento. De tempo al tempo audighas
kanto de birdoj. Multaj imperiestroj vizitis Kokeriko-monton. Imperiestro
Kangxi (1654-1722) dufoje vizitis la monton kaj asignis grandan
sumon da mono al riparado de temploj. Pro tio plifamighis la monto.
Sub
la monto estas arkado. Ghi estas pasejo de la monto. En shvitego
ni atingis la montosupron kaj vidis pavilonon sur la trairejo kun
surskribo "Suda Chiela Pordo". Trairinte la pordon, ni
vidis malgrandan ponton. Sur la ponto ni audis sibladon de vento,
sed ne sentis la blovon. Sur la ponto estas shtopita truo. Se oni
formovas la shtopantan shtonon, elblovas vento. Mi ne povas solvi
la enigmon. Kaj trans la ponto estas ruinoj el disfalintaj muroj
kaj shtonaj fundamentoj, kiuj notis la riparadon de la temploj.
Sur la Belvedero de Sunlevigho mi vidis riverojn Yanghe kaj Sangkan,
kiuj serpentumas en malproksimo kaj kunfluas en la sudoriento. Fine
la fluo eniras en la akvokonservejon Guanting nordokcidente de Pekino.
La akvokonservejo glimbrilas en la suno kiel giganta smeraldo. Sub
la monto preteriras fervojo kaj etendighas shtuparkampoj kaj arbaroj.
Tie trovighas ankau antikva poshtejo, plej granda en Chinio.
Antikva
poshtejo Kokeriko
En
la antikveco poshtejo en Chinio estis ripozejo por heroldoj, kaj
la poshtejo Kokeriko estas la plej granda, plej kompleta kaj plej
bone konservita ghis nun en Chinio. Ghi situas sub Kokeriko-monto
apud Yanghe-rivero. La poshtejo estis konstruita en 1219 kaj rekonstruita
kaj plivastigita en 1420.
La
poshtejo ludis gravan rolon en la historio de la china poshto, ke
pro ghia grava strategia situo oni faris ghin urbeto. Tie estis
oficejoj por poshteja estro kaj garnizona oficiro, chevalstalo,
teatrejo, 6 lombardejoj, 9 butikoj, 4 olevendejoj, tetrinkejoj,
pasloghejoj por karavanoj kaj 8 temploj. La templo Yongning estas
la unua konstruajho en la poshta urbeto antau pli ol 800 jaroj.
En la temploj oni povas vidi freskojn el Ming- kaj Qing-dinastioj
(1368-1911), kies koloroj restas freshaj. La poshtejo estas tre
valora por studi la historion de la china poshto, ekonomio kaj religio
de Chinio.
|