Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Septaga itinero (I): Pekino - Xi'an - Shanhajo

de JIANG BIAN

    En Chinio trovighas multe da vidindejoj. Sube mi proponu al vi la itineron: Pekino - Xi'an - Shanhajo.

    Pekino estas la chefurbo de Chinio. Pro la kontinenta klimato, klare diferencas la kvar sezonoj de la jaro. Lau mia prefero, printempo kaj autuno estas la plej taugaj sezonoj por via vizitado.

    En Pekino estas multaj hoteloj luksaj kaj neluksaj. Vi povos trovi taugan hotelon lau la prefero. Vespere vi povos ghui pekin-operon, varieteon kaj akrobatajhojn au fari achetadon.

    La vojagho lau tiu chi itinero estas agrabla, komforta, interesa kaj nelaciga. En unu semajno vi povos vidi eliton de la turismaj vidindejoj de Chinio. Kaj krome, la itinero ne estas multe pagiga.

La Imperiestra Palaco

    La Imperiestra Palaco, nomata ankau "Malpermesita Urbo", sidas en la centro de Pekino. Ghi estas la plej grandioza antikva konstruajharo de Chinio. Dum 492 jaroj (1420-1911), 24 imperiestroj loghis kaj plenumis la oficon en la palaco. En ties imponaj konstruajhoj eksponighas sennombraj juveloj, kaligrafajhoj kaj pentrajhoj de famuloj. La palaco havas 9999.5 chambrojn. Eble vin interesos la 0.5 chambro. Chu vi ne volus serchi tiun duonchambron kune kun mi? Kaj krome, vi audos multajn interesajn rakontojn pri la imperiestroj kaj iliaj familianoj.

La Somera Palaco

    La Somera Palaco, somerumejo de imperiestroj, sidas sub monto kaj frontas al lago. Diversaj domoj, pavilonoj, pagodoj, steleoj kaj shtona shipo faras la palacon nekompareble bela. La imperiestra patrino Cixi, fakta reganto de la lasta periodo de Qing-dinastio (1644-1911), tre shatis loghi tie en sia maljuneco. En la palaco estas shia luksa loghejo Leshoutang kaj la Granda Teatro ekskluzive por shi. La Budha Turo Foxiangge kaj la lago Kunming estas turismaj emblemoj de Pekino.

    En la dua tago vi venos al la Granda Muro kaj la Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio.

La Granda Muro

    Honorita kiel miraklo de la mondo, la Granda Muro chiam altiras al si rigardantojn. La parto de la Granda Muro che Badaling de Pekino probable estas la plej fama. Tiu parto estis konstruita en Ming-dinastio (1368-1644) kaj restas sendifekta. Vi povas atingi la plej altan gvatturon per grimpado au telfero. Rigardante de la plej alta loko de la Granda Muro, vi povos vidi kontinuajn chenojn da montoj kaj la parton de ghi serpentumantan sur la montoj.

La Dek Tri Mauzoleoj

    Reveninte de la Granda Muro, vi povas viziti la Dek Tri Mauzoleojn de 13 imperiestroj de Ming-dinastio (1368-1644). La surteraj konstruajhoj de la mauzoleoj estas bone konservitaj. La katakombo de la mauzoleo Dingling estas prifosita kaj malfermita al la publiko. Ghi kovras 1195 kvadratajn metrojn. En la kripto kushas imitajhoj de la cherkoj de la imperiestro Wanli kaj liaj du edzinoj. La mauzolearo estas chirkauita de montoj en tri flankoj. Tie vi povos vidi la plej grandan shtonan arkadon en Chinio. De tie komencighas la Dia Vojo longa je 750 metroj. Ambauflanke de la vojo gardas ok paroj da shtonaj leonoj, elefantoj, kameloj, chevaloj kaj korteganoj.

La Chiela Altaro

    En la tria tago vi povos viziti la Chielan Altaron konstruitan en 1420. La altaro estis loko, kie la imperiestroj petis dian benon por richa rikolto. La preghhalo de la altaro altas 38 metrojn. Ghia konusa tegmento kun triobla alero estas tegita per indige glazuritaj tegoloj. La tegmenton subportas 28 kolonoj simbolantaj la kvar sezonojn, la dek du monatojn kaj 12 tempetojn. La pavimero en la centro de la planko en la halo estas marmora kun belaj vejnoj, kiuj ekscitos de vi imagon pri drako kaj fenikso. Supre la kasonoj de la plafono estas bunte farbitaj.

    Kredeble vin interesos ankau la ronda Eha Muro. Ghi povas koncentri kaj reflekti la sonon. Kiam iu parolas al la muro, alia povas klare audi lin trans ghi. Lia sono reflektighas plurfoje sur la arka muro. Ankau la Trieha Shtono kaj la Ronda Teraso estas vidindajhoj, kiuj audigas ehon.

Antikva urbo - Xi'an

    Xi'an abundas je antikvaj konstruajhoj, historiaj objektoj kaj kulturaj restajhoj. Mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.K - 206 a. K) estas mondfama pejzagho. Ghi kushas che la piedo de la monto Lishan en la gubernio Lintong, je 30 km. oriente de Xi'an. Historiaj notoj diras, ke la Unua imperiestro de Qin-dinastio ghin konstruigis per 720 mil malliberuloj dum 37 jaroj. Rigardate de malproksime, ghi aspektas kiel piramid-forma monteto 46 metrojn alta, kun supro iom plata, kaj bazo 515 metrojn longa kaj 485 metrojn largha.

    En arghent-griza halo kun arka tegmento trovighas la muzeo de terakotaj militistoj kaj chevaloj entombigitaj che la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Starante sur la fronta altajho, oni povas vidi en la foso grandiozan batalan formacion: en tri vicoj staras fronte 210 terakotaj militistoj, kiujn sekvas 28 kolumnoj da militistaj figuroj kaj batalaj charoj. Chiu terakota militisto estas en kiraso, kaj chiu charo estas tirata de kvar terakotaj chevaloj. La impona formacio reaperigas la scenon, kiel la Unua Imperiestro de Qin-dinastio gvidis sian legion al batalkampo siatempe.

     En Xi'an vi ankau vizitos Pagodojn Dayan kaj Xiao'yan. La Pagodo Dayan estas konstruita de la imperiestro Gaozong de Tang-dinastio (618-907) honore al lia patrino en la jaro 648. Ghi havas 7 etaghojn kaj altas 64 metrojn, la kvadrata shtupar-forma konstruajho el brikoj impone staras sur alta brika teraso kaj montras sin kiel tipo de china pagodo en tradicia arkitektura stilo; la Pagodo Xiao'yan estas konstruita en 707-709 , ghi havas 15 etaghojn. Sur la shtonaj linteloj de la norda kaj suda pordoj en ghia unua etagho estas gravuritaj delikataj desegnoj de herboj, floroj kaj belulinoj.

Moderna urbo - Shanhajo

    Shanhajo situas che la enfluejo de Yangzi-rivero, la plej granda en orienta Azio. Shanhajo havas multajn vidindajn lokojn. Chiujare ghi akceptas chirkau 10 milionojn da chinaj kaj alilandaj turistoj. Yuyuan estas fama shanhaja klasika ghardeno kun areo de pli ol 20 mil kvadrataj metroj. Ghi konstruighis en 1559-1579, apud la Urbo-dia Templo. Tiam ghi apartenis al iu grandsinjoro. En la ghardeno trovighas artefaritaj montetoj kaj groteskaj rokoj, belaj kioskoj, turoj kaj pavilonoj. Estas pririgardindaj ankau feraj leonoj, 400-jaraj ginkoj kaj 300-jaraj lianoj; Longhua-templo estas la plej granda budhisma templo en la urbo, konstruita en la jaro 704. Ghi situas en la suda urbeto Longhua. En la templo staras la Granda Halo, la Halo de Tri Sanktuloj, la Halo de Majtrejo, la Sonorila Turo kaj la Tambura Turo. Tie estas ankau la pagodo Longhua kun historio de pli ol mil jaroj. Alia bela pagodo el ligno kaj brikoj, rekonstruita en la jaro 799, havas sep etaghojn. Nun la chirkauajho de la templo estas malfermita kiel parko, kiu portas la saman nomon kiel la templo.