Oni
ofte diras, ke en la chielo estas la paradizo, sur la tero estas
Suzhou kaj Hangzhou. Tio priskribas la belecon de la famkonataj
urboj.
Suzhou
Suzhou
de Jiangsu-provinco en orienta Chinio ghuas apartan renomon pro
siaj pitoreskaj ghardenoj.
La
ghardenoj ne estas grandaj, sed fascinaj pro sia delikata pejzagho
kun montetoj, lagetoj, pavilonoj, terasoj, koridoroj kaj turoj.
La
Pavilono de Ondetoj plezurigas per sia serena pejzagho kaj simpla
arkitekturo. Ghin konstruis antau pli ol 900 jaroj klerulo Su Zimei,
kiu jhus perdis sian oficialan pozicion kaj decidis acheti malgrandan
terpecon en Suzhou por konstrui loghejon. La loko, kiun li elektis,
estis konata pro sia beleco. La ghardeno estas bona ekzemplo kunordigi
la naturan pejzaghon interne kaj ekstere. Longaj koridoroj sekvas
la bordojn de la verda lageto tuj ekster la ghardeno.Promenante
laulonge de la eksteraj flankoj de tiuj koridoroj, oni sentas sin
kvazau parto de la pejzagho ekster la ghardeno. Turninte al iliaj
internaj flankoj, tra la fenestroj de la brikmuro oni povas vidi
arbojn, bambuojn kaj florojn meze de rokghardenoj kaj pavilonoj
interne de la ghardeno.
La
Leona Bosko estis konstruita en Yuan-dinastio (1279- 1368). Malgranda
ghi estas tre rafinite projektita kaj imago-veka. Enirinte la ghardenon,
oni trovas shtonojn en diversaj interesaj formoj. Ili estas kvazau
leonoj kushantaj, sidantaj, shtelvagantaj, starantaj sur malantauaj
piedoj, chirkauprenantaj pilkon el silkstrioj.
La
Ghardeno de la Humila Administranto, la plej granda en la urbo,
estas distingigha. Ghi konstruighis en Ming-dinastio (1368-1644)
kun tri partoj: orienta, okcidenta kaj centra. La ghardeno en la
centro estas la plej pitoreska. Chi tie oni povas sidi en la Pavilono
de Malproksima Aromo apud lotuslageto. La pavilono, ankau nomata
la Kvar-flanka Pavilono, estas chiuflanke malferma al la ghardeno
kaj ghiaj multaj aliaj pavilonoj, rokghardenoj kaj zigzagaj pontoj.
Lau la bordo de la lotuslageto staras salikoj, kiuj helpas krei
etoson de paco kaj izoleco. Veninte al supro de monteto laulonge
de sinua vojeto, oni vidas lignan tabulon kun surskribo: "Inter
Montfloroj kaj Sovaghbirdoj". Ambauflanke estas antiteza versparo.
Maldekstre: "La arbaro pli serenas dum cikadoj chirpas."
Dekstre: "La monto pli apartighas kiam birdoj kantas."
La kaligrafajho estas de Wen Zhenming, famkonata pentristo de Ming-dinastio.
Belaj brikskulptajhoj kaj reliefoj ornamas la murojn de multaj el
la konstruajhoj. La subtila beleco de la Ghardeno de la Humila Administranto,
ghiaj charma ghardenarkitekturo kaj abundo de elegantaj artajhoj
kaptas parton de la memoro de la vizitanto.
La
Ghardeno por Malrapidado estis konstruita en Qing-dinastio (1644-1911)
kaj okupas tri hektarojn. Serpentumas tra la tuta ghardeno 700 metrojn
longa koridoro, sur kies muroj abundas shtonskulptajhoj kaj fenestroj.
En
la ghardeno estas "Ankorau Alia Vilagheto"; zigzaga vojeto
kun krad-tegmento kun vinberujoj. Laulonge de la tuta vojeto estas
centoj da potoj kun floroj kaj arboj, iuj el kiuj jam aghas 300
jarojn. La Ghardeno por Malrapidado fieras pri sia posedo de la
plej granda roko en Suzhou. Ghi altas je ses kaj duona metroj, pezas
je kvin tunoj kaj estis transportita de la lago Taihu antau 400
jaroj. Pro sia alteco kaj formo ghi estis nomata La Nubokovrita
Pinto. Kalkshtonegoj, kiel tiu chi, estis elfositaj el montoj chirkau
la lago kaj subakvigitaj en ghi ghis ili akiris per erozio strangajn
formojn kun kavajhoj kaj sulkoj. Rokoj tieaj estas uzataj en aranghoj
de pejzagho en multaj famkonataj ghardenoj tra la lando.
La
plej malgranda el la ghardenoj en Suzhou estas la Fishista Ghardeno.
Ghia origina posedanto, deklarante sin indiferenta al politiko,
titolis sin fishisto.
Sur
tiu chi terpeco de duona hektaro konstruighis malgranda bambukabano,
kiu servis kiel studejo. Ghi estas ornamita per palacaj lanternoj
kaj kaligrafajh- kaj pentrajh-rulajhoj. Antau ghi abunde kreskas
peonioj. Plej charma estas la korteto, nur du metrojn largha, apartigante
la studejon de la malantaua muro. Bambuo, banano kaj eriko kreskas
en chi tiu ghardeneto meze de artefaritaj rokoj kaj montetoj. La
tri fenestroj de la studejo enkadrigas la ghardenon en chinajn pejzaghpentrajhojn.
Hangzhou
Hangzhou,
chefurbo de Zhejiang-provinco en orienta Chinio, allogas aparte
per sia Okcidenta Lago, kiu havas areon de ses kvadrataj kilometroj.
En la forajho la akvo kunfandighas kun la chielo kaj en la lago
staras tri insuletoj - Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-Insuleto.
Chirkaue estas arbara zono kaj floroj. En la ombraj verdajhoj sin
kashas pavilonoj, vilaoj kaj belvidejoj. La montoj senescepte estas
malpli ol 400 metrojn altaj, tamen ne mankas al ili groteskaj rokoj,
grotoj, kvietaj arbaroj kaj riveretoj.
Chirkau
la lago estas 10 famaj vidindejoj kun bela nomo. Santanyinyue estas
unu el ili. La vidindejo, konsistantaj el tri shtonaj pagodetoj
apud la insuleto Malgranda Yingzhou en la lago, estis konstruitaj
en 1089. La pagodetoj globformaj altas 2 metrojn kun elipsoida shtona
soklo kaj kalabas-forma supro. La globa korpo ornamita per reliefoj
havas 5 rondajn truojn. En la Autunmeza Festo, oni lumigas kandelojn
interne de la pagodoj, kovras la truojn per diafana papero, kaj
la milda lumo falas sur la akvon, kio impresas kiel malgrandaj lunoj.
Kiam la luno levighas ghis la zenito, la lumoj de la luno kaj kandeloj
kaj la lumo reflektita sur la akvo kunfandighas en harmonian tuton.
Krome
ankau la pagodo Liuhe sur la Yuelun-monto apud Qiantang-rivero estas
shtata vidindejo. La pagodo konstruita en la jaro 970 havis 9 etaghojn
kaj lampon che la supro. Ghi tamen estis plurfoje bruligita en la
historio. Ghia lastafoja riparado estis plenumita en 1899. La pagodo
kun multaj etaghoj kaj densaj tavoloj da aleroj estis tute el brikoj
kaj ligno. Ekstere ghi aspektas 13-etagha, sed interne ghi havas
nur 7 etaghojn. Spirala shtuparo kondukas al la plej supra etagho.
Chiu etagho havas en la mezo shtonan soklon kun gravuritaj dioj,
homoj, floroj, birdoj kaj bestoj. Che la anguloj de la alero pendas
feraj tintiloj, kiuj bele sonas en vento. Sur la pagodo oni povas
ghui imponan panoramon: La largha rivero Qiantang fluas de okcidente
orienten, kun fama Qiantang-pontego super si, kvazau bela chielarko.
Diversaj shipoj punktas la riveron.
Nordokcidente
de la lago estas antikva templo Lingyin, tre fama sude de Yangzi-rivero.
La templo konstruita en la jaro 326 havis en sia plej prospera tempo
9 turojn, 18 pavilonojn, 72 halojn kaj 3 mil monahhojn. Kaj ankau
nun oni povas percepti la pasintan imponecon de la templo.
En
la halo de Chiela Regho de la templo staras bodisatvo Skanda skulptita
el sola kamforarba trunko. La valorega skulptajho jam aghas pli
ol 700 jarojn.
En
la chefa halo de la templo majestas statuo de Shakjamunio alta je
19.6 metroj kaj skulptita el kamforligno. Sur la dorsa flanko de
la halo estas fea monto kun 150 grandaj kaj malgrandaj versimilaj
budho-statuoj en diversaj pozoj.
Kontrau
la templa enirejo estas la pinta monto Alfluginta Monto. Sur la
monto elstaras multaj groteskaj rokoj. Legendo diras, ke la monto
devenas de Hindio.
Antaue
sur la Alfluginta Monto estis 72 grotoj, kaj nun restas el ili nur
malmultaj. Unu el ili estas groto Shexu. De kie oni povas vidi supre
sur la plafono nur lumstrion. Jen la fama vidindejo Fendo da Chielo.
La
Alfluginta Monto estas ankau unu el la fontoj de grota skulpturo
de la sudo de Chinio. En la grotoj kaj sur rokmuroj de la monto
estas 330 shtonaj statuoj chizitaj en la periodo de la mezo de la
10-a jc. ghis la komencaj jaroj de la 14-a jc. La plej alloga el
la statuoj estas tiu de budho Majtreja, kiu chiam ridas sidante
kun nudaj brusto kaj ventro. La skulptajho kun alta arta valoro
de Song-dinastio (960-1279) estas la plej granda statuo en la groto.
Hangzhou
havas ankau siajn fame konatajn manghajhojn, restoraciojn kaj silkojn,
kiuj ghuas bonan reputacion en la mondo.
|