Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Charma Huaihua

de JIANG LIMIN

    Rigardante la chinan teritorion de la chielo, oni povas klare distingi tri sekundarajn primitivajn arbarojn: Xing'an, Xishuangbanna kaj Huaihua. Kiel konate, Xing'an kaj Xishuangbanna havas grandan reputacion, tamen sekve de disvolvo de la centra kaj okcidenta partoj de Chinio, Huaihua farighas pli kaj pli atentokapta.

ANTIKVA FORTRESO

    Huaihua situas en la sudokcidento de Hunan-provinco, kun 12 gubernioj kaj 4.76 milionoj da loghantoj en limregiono inter Hunan, Hubei, Guangxi, Guizhou kaj Sichuan. Antikve ghi jam estis grava fortreso en sudokcidenta Chinio.

    Sekve de apero de trajno ghi nature farighis trafika nodo. Du gravaj fervojoj -- la Changsha-Guiyang-a kaj la Zhijiang-Liuzhou-a, krucighas tie. En la nova jarcento Huaihua havas novan shancon kaj akceptas defion vizaghe al la disvolvo. Nova elektrizita fervojo kaj kelkaj dutrakaj linioj jam iris en tagordon de konstruado. Dume la 320-a, 209-a kaj 319-a shtataj shoseoj, akvovojo de Yuanshui-rivero kaj Zhijiang-flughaveno formos reton de stereotrafiko.

    Nun Huaihua ludas gravan rolon en transsendo de varoj kaj materialoj, sciencaj kaj teknikaj informoj, kaj bona uzo de fonduso. La komerca kunveno, kiu okazis en 2000 en Jingzhou-gubernio, altiris al si pli ol 2500 entreprenistojn.

ABUNDAJ RICHFONTOJ

    Huaihua estas richa je arbaroj, drogherboj, fruktoj kaj mineraloj. Tie la arbaroj kovras 60% de ghia areo kaj ghi estas grava lignoprodukta bazo en la sudo de Chinio. Oni nomas ghin "hejmo de ligno". Oni jam trovis en ghiaj arbaroj 1875 speciojn da drogherboj, inter kiuj poriso (Poris cocos) okupis la unuan lokon en Chinio lau produktokvanto kaj eksportokvanto. Tie oni ankau ghuas diversajn famajn fruktojn, ekz. orautuna piro, orangho, arbuto kaj kashtano.

    Krom arbaroj, Huaihua havas ankau mineralajn kaj akvajn richfontojn. Tie trovighas fosforo, oro, kupro k.a. kun granda rezervokvanto. Huaihua estas unu el la 10 grandaj akvoenergiaj bazoj, kaj multaj entreprenoj, kiuj konsumegas akvon kaj elektron, unu post alia starigis tie sian filion.

EKOLOGIA TURISMO

    Oni priskribis, ke arbofolio de Huaihua estas brila kaj diafane verda. Tio estas fakto. En la pasintaj 20 jaroj kelkaj lokoj senbride hakis arbojn profitocele kaj multe da sekundaraj primitivaj arbaroj estis detruitaj, sed Huaihua estis bona defendanto. S-ro Ouyang Bin, gvidanto de Huaihua, diris: "Por disvolvi la ekonomion de Huaihua, ni devas disvolvi ghian ekologian turismon kaj protekti ghian medion."

    Huaihua havas multe da belaj pejzaghoj. En la pitoreskejo de Wanfo-monto, Tongdao-gubernio, meze de la sekundaraj primitivaj arbaroj, estas fama tersurfaca formo. Vidinte klaran akvon, interesajn kavernojn kaj densajn arbarojn, oni nomas ilin "verda Granda Muro"; en la okcidento de Jingzhou-gubernio trovighas la charma Wanjian-domo, kiu prezentas belan bildon kun la montoj Feishan kaj Wulao.

    Krom tio, ankau la Dong-nacia kulturo estas grava en Huaihua. Dongoj estas saghaj, diligentaj kaj bravaj. En longtempa vivado dongoj kreis la kulturojn konstruan, vestan, artan, sportan, manghan kaj trinkan. Dongoj havas tri distingighajn konstruojn -- tambura turo, vilagha pordo kaj ponto shirmanta kontrau pluvo; dongoj teksas veston, mantukon kaj rubandon kun nacia koloro kaj hhore kantas la belan "Grandan kanton"; ili shatas arbalestopafadon. Se vi vizitos ilin, ili regalos vin per amara vino el ole-tea kamelio kaj peklitaj viando kaj fisho.

    La belaj pejzaghoj de Huaihua kaj interesaj moroj de dongoj certe ghuigos vin.