La
vaste etendighanta Emei-monto, unu el la famaj budhismaj montoj
de Chinio, staras en Sichuan-provinco. Mi proponas al vi viziti
nur ghian chefan parton, nome la Grandan Emei.
Vi
unue venu al Pekino kaj tie vizitu kelkajn tagojn. Poste vi flugu
al Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco, kaj de tie trajne veturu
al Emei-monto.
Atinginte
la monton altan je 3077 m. super la marnivelo, vi tuj sentos tute
novan etoson plenan de sankteco, pureco kaj senlimeco de religio.
En kvieta verda ombro shtona vojo spirale kondukos vin supren al
la montosupro. Tie estas bona loko por memkulturo. Ne mirindas,
ke en la antikveco oni multe konstruis sur la monto. En Ming- kaj
Qing-dinastioj (1368-1911) tie majestis chirkau cent temploj grandaj
kaj malgrandaj, el kiuj restas ne multe, tamen la incensado ankorau
viglas. Lauvoje vi vidos, ke multaj venintoj de malproksimaj lokoj
pie adorklinighas kaj preghas incensante.
Aperos
antau vi unue la pordo de Emei, la templo Baoguo konstruita en 1614.
En ghi staras tre valora bronza pagodo, 14-etagha kaj 7 m. alta,
farita en Ming-dinastio. Sur la pagodo estas pli ol 4700 statuoj
kaj la kompleta kolekto de "Sutro Huayan". Pro tio ghi
portas la nomon Huayan.
Grimpante
pli supren de Baoguo-templo, vi vidos la Dekmiljaran Templon, unu
el la chefaj temploj sur la monto. La templo estis konstruita en
Jin-dinastio (265-420). Antaue la templo havis 7 kortojn tre imponajn,
kaj poste ghi spertis plurfojajn detruojn kaj rekonstruojn. Nun
la templo havas 2 kortojn rekonstruitajn en 1953. En la templo estas
bronza budho Samantabhadra. La budho sidas sur blanka elefanto kun
6 dentoj. La tuta statuo delikate skulptita altas 7.3 metrojn kaj
pezas 62 tunojn.
Sur
la monto trovighas ankau la templo Hongchunping konstruita en Song-dinastio
(960-1279) kaj riparita en la postaj dinastioj. Proksime de ghi
kreskas 1500-jara arbo kun prospera foliaro kaj en ghi estas lotus-forma
lanterno en alto de 2 metroj. Sur la lanterno gravurighis 7 drakoj
kaj centoj da budhoj. La antikva templo sidas sub la monto Tianchi.
La templon krampas kontinuo da montoj kaj ambauflanke profundas
valoj kun fluo. La densa arbaro ombrelas super la loko ,
ke ghi ighis bona somerumejo.
Sur
la Ora Supro de la monto staras Puguang-templo, apud kiu kvietas
la belvidejo Duguangtai por rigardi nuban maron kaj sunlevighon.
En serena posttagmezo, kiam vi staros sur la belvidejo, vi povos
vidi kolorajn lumringojn super nuba maro, nomatajn "Budha Nimbo".
Vi ankau povos vidi sian figuron en la mezo de la nimbo. Sed la
apero de lumringoj estas decidita de la vetero, sekve ne chiuj turistoj
povas vidi la spektaklon. Mi esperas, ke vi chiuj havos bonshancon.
Post
vizito en Emei-monto vi revenos al Chengdu kaj de tie veturos per
auto al Leshan por rigardi la gigantan budhon. La fama budho estis
skulptita sur monto che riverbordo. Laudire la skulptado de la budhostatuo
estis iniciatita de bonzo Haitong en Tang-dinastio (618-907). Li
ofte vidis ship-pereon en la torenta rivero kaj ekhavis la deziron
skulpti la budhostatuon, por ke ghi bridu la demonojn en la rivero.
La skulptado dauris de la jaro 713 ghis 803. La budhostatuo altas
71 metrojn, same kiel la monto. La piedoj de la statuo atingas la
akvosurfacon de la rivero. La piedo estas tiom granda, ke sur ghi
povas sidi cent homoj.
La
vizitado bezonas 10 tagojn. Poste vi flugos de Chengdu al Shanhajo
por hejmlanden vojaghi.
|